Ankorau iom da pensoj

...Unu esperantisto skribis al mi: "Vi faris erareton per ne pacienca
elpasho kun viaj proponoj. Necesas kelkaj monatoj por kompreni tiun
societon..." Nu, shajnas, ke mi jam komprenis. Sed tiu chi societo ne restos
senshangha...

Iuj riprochas min, ke mi rompas "retiketon", t.e. iujn regulojn de
ret-korespondado. Vershajne, mi "rompas" ilin tial, ke mi skribas pri gravaj
aferoj. Se mi uzus Interreton por sendi malgravajn stultajhojn, mi estus
bonvena.

Necesas ankorau pripensi, kiu vorto estas pli tauga: Interreto (Esperanta
formo) au Interneto (internacia formo). Kial ni ne akceptas internaciajn
vortojn kiaj ili estas, sed nepre tradukas ilin? Tia tradukado
malproksimigas Esperanton de la tuta homaro.

Vorto "Vindozo" naskighis post vin-dozo.

Kial ni ghis nun uzas nomon "Usono"? Oficiala nomo de tiu lando estas "The
United States of America" - "Unuighintaj Shtatoj de Ameriko" (USA).
Delongege oni ne aldonas vorton "North" (Norda). Sekve, litero "n" en
"Usono" estas tute superflua. Ni povus uzi mallongigon USA au US: US-armeo,
US-politiko, ktp. Usona - USa, usonano - USano...

Mi opinias tute akceptebla uzi (che deziro) originalajn nomojn kiel New
York, Moskva, Paris. Tio pliproksimigus esperantistojn al milionoj da homoj,
tie loghantaj. Sendube, esperantistoj ne bezonas pampersojn kaj konas
prononcon de chefaj urboj.

Esperantigo de komputiloj signifas konstruadon de ankorau unu muro inter
esperantistoj kaj ceteraj komputil-uzantoj.

Esperanto-movado bezonas perestrojkon, tamen ne lau Gorbachov, kiu chion
detruis, sed lau china modelo. Malpli da dogmoj, pli da pragmatismo.

Chefe, ni devas liberighi interne. Ne devas ekzisti ia inkvizicio en nia
movado. Neniu rajtas jughi kaj kondamni alian esperantiston pro liaj pensoj.
Ne al tiuj "jughistoj" kaj ech ne al Akademio de esperanto apartenas tiu chi
lingvo, sed egale al chiuj esperantistoj, al chiuj homoj de la tero... (24.01.99)

N.G.