Al oponantoj

Estimataj oponantoj, imagu por minuto, kio okazus, se Zamenhof subite
revivighus kaj (inkognite) venus al s.c.e. Sendube, lin ne ghojigus nuna
stato de Esperanto en la mondo kaj li ekprovus finplenumi sian mision. Unue,
ekvidinte ghis nun aktualan problemon pri supersignoj, Zamenhof ripetus sian
saghan proponon skribi: "ch, gh...". Kaj vi tuj algluus sur lin etikedon:
"danghera reformulo". Due, li rekomencus vastan agitadon por Esperanto. Vi
tuj akuzus lin pri "spamado" kaj per denuncoj penus senigi lin je aliro al
Interneto. Trie, vidinte vian shokigan malafablecon, krudecon kaj
"nihilismon" ("nihil" latine signifas "nenio"; "nihilismo" - "kredo je
nenio"), Zamenhof komencus prediki pri Homaranismo; vi nomus lin
"frenezulo", "idioto" kaj anoncus lin chefa malamiko de Esperanto, kiu povas
nur misprezenti la lingvon che oficialaj instancoj. Mi supozas, ke finfine
vi sukcesus forpeli lin el E-movado, por ke ghi trankvile stagnu plu...

"Bedauxrinde, mi ne kuragxas skribi en s.c.e. pro la akra malafableco, kiu
regas tie. Tie anoj de la "lauxta malplejmulto" ofte atakas aliulojn, dum
anoj de la "silenta plejmulto" (kiel mi) foje legas sed ne kuragxas skribi.
Ju pli akra la etoso en s.c.e. des malpli ofte mi legas sce-ajn
afisxojn..." - Rene.
(neniu plu timu! skribu kuraghe! tempo de la skandalistoj finighis. - N.G.)

"...Tiuj malplejmultaj homoj interne detruigas la tutan esperantan movadon
kaj fekas sur la interna ideo de nia semkorto...  La bonkoreco kaj la
interna ideo estas la plej grava kialo kial homoj ali^gas al la esperanta
movado kaj homoj kiuj ^ci tiuj idealoj ne havas en la animo pli bone
foriru..." - Matijas.
(nomo Zamenhof germane signifas: sem-korto. - N.G.)

Antanas P. prave indikis pri eraro en mia frazo: "Kiu deziros viziti dekojn
da WWW"... Devus esti: "Dekojn da WWW-ejoj...". TTT (Tut-Tera Teksajho) ne
shajnas al mi sukcesa mallongigo, char ghi ne estas internacia. Denove
esperantistoj elpensas proprajn tradukojn de internaciaj terminoj kaj tiel
distancighas de la cetera mondo...

Pri virinoj (daurigo): Virinoj vivas, por esti amataj de viroj. Nur viro
povas fari virinon felicha. Tial, se ni vidas kolereman kaj malbonkoran
virinon, tio signifas, ke en shia vivo forestas viro, kiu shin amus kaj bone
karesus. Mi neniam ofendighas al malfelichaj virinoj, mi ilin tre kompatas.

Iu bezonas virinajn pronomojn? Estas tre facile fari ilin, se ni shanghos
pronomojn "mi, vi, li..." al "mo, vo, lo...". Tiam virino povus diri pri si:
"mino"; viro nomos shin: "vino"; aliaj nomos shin: "lino". Jes, virino estas
kaj mino (bombo), kaj vino (ebriigajho), kaj lino (mola kiel silko)...

Mi esperas, ke vi komprenis, ke la propono pri "virinaj pronomoj" estas
sherco. (13.02.99)

N.G.