Vojo al Fina Venko

La mondo bezonas internacian lingvon.
La mondo bezonas ian unuigan humanisman ideologion.
Zamenhof sciis tion kaj kreis Esperanton kaj Homaranismon.
Multaj elstaraj pensuloj kontribuis al kreado de estonta humanisma
ideologio. Inter ili estas Lev Tolstoj, Abdul Baha, Mahatmo Gandhi, Jelena
Roerich, Martinus kaj multaj aliaj. Iliaj noblaj doktrinoj devas tutmondighi
pere de Esperanto. Ghi estu lingvo, kiu enhavu chion plej saghan, noblan kaj
humanan el chio, kion ghis nun produktis la homaro, por ke chiu verserchema
homo volonte venu al Esperanto. Humanismo, pacifismo, internaciismo,
toleremo, amikemo, spiritemo estu "interna ideo" de Esperanto. Chiu
humanisto, chiu enkora homaranisto, lernu Esperanton. Kiu ne sentas en sia
koro Homaranismon, tiu pli bone ne lernu Esperanton. E-parolanta stultulo
nur malhelpos al Esperanto, kauzante doloron al aliaj esperantistoj, semante
intrigojn kaj kverelojn. Tio klare videblas lau SCE.
Humanismo ne venkos sen komuna lingvo.
Esperanto ne venkos sen sia "interna ideo".
Tion perfekte scias tieaj kaj chi-tieaj mallumuloj. Tial tie iuj disvastigas
misinformojn pri Esperanto au simple ignoras ghin, kaj chi tie iuj
esperantistoj furioze batalas kontrau homaranismo kaj spirita scienco.
Nova Esperantismo estas kunigo de lingvo (formo) kun ideo (enhavo). Se ni
sukcesos plej forte unuigi ilin, nia afero rapide progresos.
Tia estas vojo al fina venko de Esperanto kaj (kio pli gravas) de Humanismo.

N.G.

"...La nepoj nin benos,
Se ni pacience eltenos".
(07.06.99)