Virtuala Homaranisma Templo

Esperanto estas tutmonde konata internacia lingvo. Soc.culture.esperanto
estas tutmonde abonebla novajhgrupo pri Esperanto. Kial do ghin partoprenas
tiom malmulte da homoj? Mi partoprenas SCE ekde januaro, kaj mi vidas, ke
nia forumo ne kreskas, ne ighas pli vigla nek interesa. Kutime afishas nur
la sama grupeto da chiamuloj: Simiono, Frankenklivo, Sebastiano Harstariga
ktp. Fojfoje alvenas novaj homoj, sed ili ne deziras longe partopreni SCE
pro tio, ke en ghi estas tro multe da malafablaj au stultaj mesaghoj. Tio
estas vero, char homoj, malproksimaj de spirito, ne povas verki ion
interesan. Tamen mi firme kredas, ke oni povas kaj devas shanghi SCE, ke ghi
ighu aktiva kaj utila por Esperanto. Eble, unu el rimedoj por tio estus
pripensi VERAN celon de nia forumo, trovi por ghi "internan ideon".
Mi volas rememorigi al vi la 11-an "dogmon" de Homaranismo:
==========================================================
Kiam en mia urbo estos fondita templo homarana, mi devas kiel eble pli ofte
vizitadi ghin, por frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
ellaboradi kune kun ili morojn kaj festojn neutrale-homajn kaj tiamaniere
kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigho de filozofie pura, sed samtempe
bela, poezia kaj varma vivo-reguliga religio komune-homa, kiun gepatroj
povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo homarana mi
auskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo
kaj morto kaj pri la rilato de nia "mi" al la universo kaj al la eterneco,
filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu
chi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono,
justeco kaj chiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj
abomenon por frazisteco kaj por chiuj malnoblaj malvirtoj; tiu chi templo
devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj,
doni la eblon sensharghigi sian konsciencon al tiuj, che kiuj ghi estas
sharghita per io k.t.p. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo
homarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj
kun aliaj homaranoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas
komunikighadi letere kun homaranoj de aliaj urboj.
=========================================================
Tiu "dogmo", tiu nerealighinta revo de Zamenhof, shajnas unuavide tre naiva,
sed envere ghi estas treege bela kaj ghusta. Kaj shajnas, ke plej oportuna
loko por Homaranisma Templo estas SCE - virtuala loko, kie povas anime
renkontighi bonaj homoj el diversaj landoj. Homaranismo estas animo de
Esperanto. Kiel homo devas koni sian animon, tiel ankau Esperanto devas
chiam turnighi chirkau sia origina celo. Mi proponas al chiuj bonaj
forumanoj (kiuj, certe, estas plimulto) kune konstrui Virtualan Homaranisman
Templon. Anoncu vin, Homaranoj! (05.10.99)

N.G.