Virinoj kaj Nova Epoko

Supera valorajho de okcidenta socio estas plezuro. Tial chiuj miraklaj
teknikaj inventajhoj estas direktataj sole por unu celo - por kauzi
maksimuman plezuron al unuopa homo. Tamen, celo de homa vivo tute ne
konsistas en ricevado de plezuroj. Kiel mi jam montris, ekzistas granda
diferenco inter plezuro kaj ghojo. Sekve de malghusta orientigho, okcidenta
socio tute ne proksimighas al felicho. Multaj homoj sentas internan
malkontenton, malfelichon kaj ech emas al sinmortigo, meze de fabela
komforto. Kiel diras unu filmo: "Ankau richuloj ploras".

Seksa akto prezentas superan fizikan plezuron, kian nur povas sperti homo.
Tial ne mirinde, ke inter okcidentanoj, serchantaj pli kaj pli grandajn
plezurojn, disvastighis "seksa libereco". Moralaj instruoj, iam donitaj de
Hierarhhoj, estis forjhetitaj kiel "eksmodaj". Plej multaj okcidentanoj
komencas seksumi jam en lernejo. Knabinoj ne gardas sian virgecon. Shtato
helpas al ili en tio, amase produktante tablojdojn kontrau gravedigho,
kondomojn ktp. Disvastighis orgioj, pederastio, zoofilio. Vane naturo sendas
avertojn en formo de teruraj malsanoj. Homoj preferas elspezi miliardojn da
dolaroj por batali kontrau la malsanoj, anstatau tute simple eviti ilin per
chasteco.

Nature, ke "seksa revolucio" ne povas venigi al frateco kaj chies felicho.
Pripensu sencon de vorto: "frateco". Chiuj homoj estu kiel gefratoj, sed chu
gefratoj seksumas inter si? Seksumado estas sankta ago, ghi estas destinita
por naski infanojn. Kaj ju pli geedzoj amas unu alian, des pli talentaj
infanoj naskighas al ili. Seksa libereco mortigas amon. Krome, chiu infano
egale bezonas ambau gepatrojn - kaj patron, kaj patrinon. Seksa libereco
mortigas familion. Nacio, vivanta en "seksa libereco", neeviteble degeneros.
Por sano de nacio, necesas fermi chiujn seks-magazenojn, pornokinejojn,
bordelojn kaj propagandi puran vivon. Sed okcidenta demokratio malhelpas
fari ordon en tiu sfero.

Plej multaj homoj estas ankorau ne pretaj por Luma Epoko. Kaj kiam oni
rakontas al ili pri vivo en Luma Epoko, pro sia propra mallumeco ili
akceptas ghin kiel ion "malluman". Ili ne imagas sian vivon sen drinkado,
fumado kaj seksa dibochado! Kiel unuaj, postulojn por Luma Epoko eksentos
virinoj, kaj ili mem komencos ghin, shanghinte sian konduton. Praktike,
virinoj scipovas plene mastri virojn kaj programi ties konduton. Kiam
virinoj komencos shati en viroj ne fizikan forton kaj ne richecon, sed
saghon kaj bonkorecon, tiam viroj neeviteble ighos tiaj. Ja en alia okazo
ili ne ricevos reciprokan amon de amata virino. Tial per chiuj fortoj oni
devas propagandi inter knabinoj chastecon kaj respondecon pri sia trezoro,
kiun neniuokaze endas doni al "porkoj"... (07.01.00)