Urbaj kaj aliaj nomoj

Estimataj, mi longe observis la diskuton de spertuloj pri usonaj urb- kaj
shtatnomoj, kaj mia pacienco ne eltenis. Pri lingvaj temoj mi skribas
malplej volonte, sed mi jam ne povas silenti.
Akceptu la mondon tia, kia ghi estas. En ghi regas tradicia "malordo", sed
ne esperantistoj kauzis tiun malordon kaj tute ne estas tasko de
esperantistoj korekti tiun "malordon".
En diversaj landoj oni tradicie nomas provincojn lau diversa maniero. En
USA - shtatoj, en Kanado (certe, ne Kanadio!) - provincoj, en Germanio -
(bundes)landoj, en Svislando - kantonoj, en Rusio - gubernioj, en Mongolio -
ajmakoj... Kia problemo? Tia estas la multkolora mondo. Pacighu kun tio.
Estas tute ne necese elpensi unu terminon por chiuj landoj, kaj oni tutcerte
ne akceptus proponon uzi nur "shtatopartoj", "shtateroj" au (mia propono)
"shtatonoj". La tro "ordemaj" esperantistoj vane malshparas sian tempon kaj
ridindigas Esperanton.
Nomojn de USaj shtatoj ni devas skribi tiel, kiel skribas USanoj mem.
Bonvolu ne elpensi novajn nomojn kiel Floridio, Arizonio, Bizonio ktp. Kiam
skriba formo tro draste diferencas de prononco, oni povas unufoje indiki
prononcon, ekzemple: Georgia [GhOrghia], Iova [AjOva].
Chu ne estas stulte, ke oni skribas Gloucester, sed prononcas: Gloster? Jes,
tio estas stultajho, sed tio estas angla stultajho, ne nia. Skriba formo
rolas kiel kodo, por ekkoni la urbon (au shtaton, au homon). Se ni shanghos
ghin lau nia placho, ni riskas esti ne komprenitaj.
Urbaj nomoj apartenas al ties naciaj lingvoj. Tial esperantigi ilin ni ne
rajtas kaj tre ofte ech ne povas. En Muenchen loghas germanoj, sed ne angloj
nek poloj; tial ni devas diri Muenchen, sed ne Munich au Monachium! Tiel
same: Zuerich, Basel, Bonn, Leipzig ktp. Kompreneble, ankau Tampere.
Sinjoro P.S. preskau profesie okupighis pri tiu problemo, kaj finfine li
montris al ni sian malkapablon solvi tiun problemon. Li dogmeme esperantigas
proprajn nomojn: Shrojdero anstatau (kial ne Shrojderino, parolante pri
bopatrino?) anstatau ghusta Shroeder, ktp. Senperspektiva okupo, sinjoro!
Mi antauvidas vian kontraudiron pri jam sukcese esperantigitaj nomoj kiel
Moskvo, Vieno... Jes, tiuj formoj estas oportunaj, sed ili taugas nur por
interna uzo inter esperantistoj. Skribante leteron, vi certe ne skribos sur
koverto: Varsovio, Nov-Jorko...; vi skribos: Warczawa, New York, ktp. Ni ne
povas shanghi la mondon; plej saghe estus adaptighi al ghi. Naciaj nomoj ne
apartenas al Esperanto, ni lasu ilin senshanghaj. Kiam amasoj ekposedos
Esperanton, ili mem decidos pri tiuj nomoj - kiel shanghi ilin direkte al
belsoneco kaj logikeco.
Emo de iuj esperantistoj chion "ordigi" iris ech ghis tio, ke iu proponis
akcepti iun solan vorton por servantoj de ajna religio. Chu tio ne estas
same stulta, kiel proponi nomi rusajn pastrojn - lamaoj au rabenoj kaj la
Papon - Roma Chefshamano? (16.03.99)

N.G.