Tri specoj de richajhoj

Richajhoj estas trispecaj. Unua speco de richajhoj estas richajhoj korpaj:
mono, oro kaj tiel plu. Multaj homoj komprenas nur tiun specon de richajhoj.
Fakte, mona richeco ne estas malbona, same kiel korpa sano. Sed kiel korpa
sano ne estas celo en si mem, tiel same mona richeco ne devas esti celo de
vivo kaj ne estas suficha por felicho. Pli valoras dua speco de richajhoj -
richajhoj raciaj: scioj, instruiteco, sagho. Kiu uzas sian tempon por lerni,
tiu agas tre saghe, char li povas farighi richulo lau racieco. Sed ech tio
ne estas supera richeco. Plej valoras tria speco de richajhoj: richajhoj
koraj. Tio estas bonkoreco, spiriteco kaj humaneco.

Interalie, tiu sama instruo trovighas en diversaj rusaj fabeloj. Ofte heroo
trapasas tri kastelojn. Unua kastelo estas kupra; ghi simbolas korpon
(rimarku interesan similecon inter "kupro" kaj "korpo") kaj chion rilatan al
ghi - richecon ktp. Se la heroo ne restos en tiu kastelo kaj daurigos sian
vojaghon, li venas al kastelo arghenta; ghi simbolas racion ("arghento" en
rusa lingvo - "serebro", kio similas al Esperanta "cerbo"). Ankau tie li ne
devas resti, char ghusta solvo trovighas en kastelo ora ("oro" - "koro").
Ekzistas diversaj variantoj de tiu fabelo; mi pensas, ke fabeloj kun simila
enhavo trovighas ankau che aliaj popoloj. (Ghenerale, chiuj antikvaj popolaj
fabeloj enhavas ian filozofian instruon, sed tio estas aparta temo)

Bedaurinde, ofte homoj, richaj je mono, estas malrichaj je racio (t.e. estas
stultuloj). Ofte okazas ankau, ke homoj, richaj je racio, estas malrichaj je
koro (t.e. estas fiuloj). Unuvorte, la richecoj ne dependas unu de alia.
Multaj gepatroj pensas, ke ilia devo estas perlabori kiel eble pli da mono,
por ke al iliaj infanoj manku nenio. Sed tio estas eraro, char richeco tre
ofte malbonigas infanojn. Pli saghe agas gepatroj, kiuj zorgas, ke iliaj
infanoj estu saghaj kaj bonkoraj.

La homaro iom post iom farighas pli kaj pli richa. Ghi atingas chiam pli
altan materialan progreson (ekonomio), kolektas pli kaj pli da scioj pri
chirkaua mondo (scienco) kaj iom post iom proksimighas al homaranismo
(filozofio de Nova Epoko). Precipe tiu lasta progreso devas fari nin
optimistoj. (24.09.99)

N.G.