Tri ideoj por eniri novan
epokon
Homo, kiu estas preta eniri la Novan Epokon, akceptas tri
jenajn ideojn:
- la ideon pri pasintaj civilizoj sur Tero. Serchoj kaj studoj de
senantaujughaj sciencistoj malkovros mirindajn faktojn pri nia
pasinteco.
Oni ekscios, ke antikvaj homoj tute ne estis primitivuloj similaj
al tiuj el
multfilmo pri Flinstones. Homoj, vivintaj antau dekoj kaj centoj
da
jarmiloj, parolis richan lingvon, havis vastajn sciojn pri leghoj
de naturo,
majstris belegan arton kaj estis multe pli humanaj ol ni.
- la ideon pri astrala kaj mentala mondoj, pri homa animo kaj
spirito, pri
reenkarnighado kaj karmo. Oni studos fizikajn ecojn de pensoj kaj
ties
influon al chio chirkaua.
- la ideon pri ekzisto de multegaj civilizoj en Universo kaj pri
Kosma
Hierarhhio. Oni agnoskos cheeston de Kosmaj Hierarhhoj sur Tero
kaj establos
kunlaboron kun niaj Pli Aghaj Fratoj.
Chiu religio ekde sia apero agnoskis chiujn tiujn gravegajn
ideojn. Kaj chiu
religio, dank'al al malkleraj pastroj, poste malakceptis ilin kaj
ech kruele
persekutadis tiujn, kiuj kredis je ili.
Ni vivas en pli bona tempo, kiam religio jam ne dominas kaj chiu
homo povas
libere kredi je kio li volas. Pri chiuj demandoj ni konsultas ne
religion,
sed sciencon. Tamen ankau scienco povas esti same dogmema, kiel
religio.
Estis tempo, kiam sciencistoj ne kredis pri falado de meteoritoj
au pri
ekzisto de genoj. Chiu genia malkovro, kiel ekzemple
relativec-teorio de
Einstein, estis komence mokata kaj nomata freneza. Tial ankau la
menciitaj
urghe akceptendaj ideoj ofte renkontas mokojn kaj ridegon de
stultuloj.
Pluan evoluon de scienco kaj de tuta homaro bremsas triobla
izoleco de nia
civilizo: izoleco for de ghia pasinteco; izoleco for de spirita
mondo;
izoleco for de kosma racio. Kiam la homoj povos rompi tiujn
izolecojn,
komencighos Nova Epoko en historio - epoko de paca progresado al
Dio.
PER ASPERA AD ASTRA. (12.09.99)
N.G.