Sano kaj malsano

Char la vivo sur Tero estas ankorau tre neperfekta, multaj homoj naskighas
kun diversaj deflankighoj, ekhavas diversajn malsanojn au ricevas traumojn.
En la mondo trovighas centoj da milionoj da invalidoj. Kaj chiuj ili havas
rajton vivi kaj volas esti felichaj. Kiam mi partoprenis sportkonkurojn por
invalidoj (mi estas shakisto), mi vidis homojn neirantajn, nevidantajn,
neaudantajn, sen kruroj, sen brakoj ktp. Plejofte ili havas tute normalan
psikon, estas saghaj kaj afablaj, multaj havas familion kaj infanojn. Homo
estas unuigho el korpo kaj animo; korpo estas formo, sed animo - enhavo.
Estas tre bone, se homo havas perfektan formon. Sed multe pli grave, ke li
havu bonan enhavon. Veraj "invalidoj" estas tiuj, kiuj estas stultaj,
agresemaj, malafablaj, netoleremaj ktp. Tiaspecaj kretenoj kauzas la tutan
malbonon sur Tero... Yury Shevchuk, kiu afishis chi tie, ne povas iri; li
estis membro de nia iama klubo "Konkordo". Bedaurinde, ekster E-movado
restas centoj da E-parolantaj invalidoj, char ili dume ne havas komputilojn.
Kiam komputiloj estos en chiu hejmo, invalidoj, kiuj ghis nun restas
pasivaj, ludos gravan rolon en chiuj kampoj de vivo, ankau en
Esperanto-movado. (09.06.99)

N.G.