"SETI" hejme

SETI ("Serchado pri Ekster-Teraj Inteligentajhoj") estas interesa shatokupo.
Sed kial oni pensas, ke aliplanedanoj havas same primitivajn aparatojn kiel
la homoj? Kaj pri kio ili "korespondos" kun la teranoj, disigitaj je
diversaj shtatoj kaj popoloj? Mi kredas (pluraj fontoj asertas tion), ke
aliplanedaj civilizoj scias pri Tero, sed dume ili ne deziras montri sin.
Malkleraj, malmoralaj amasoj ne estas pretaj renkonti la superan racion. Nur
plej saghaj Homoj (Mahatmoj) kontaktas kun ili. Kosma Hierarhhio ja ne havas
finon, ghi etendighas ekster nian planedon. (18.05.99)

Michiel Meeuwissen: "Cxu vi havus pli bonan ideon por SETI?"
Jes, mi havas. Oni lernu Esperanton. Tio plibonigas la mondon, sekve,
pliproksimigas la Kontakton. Oni ne esperu trovi "aliplanedanojn" per iuj
teknikaj rimedoj. Ni povos veni al ili nur, puriginte niajn cerbojn kaj
korojn. Nenio pli estas bezonata... Tiam malaperos baroj, neebligantaj la
Kontakton. La baroj estas en la homoj mem. Sole homoj kauzas chiujn
problemojn. Do, revante pri Kontakto, oni okupighu ne pri SETI, sed pri
homoj. Esperanto estas tre oportuna rimedo por plibonigi homojn kaj la tutan
mondon.

Esperanto pliproksimigas la grandan Kontakton. (19.05.99)

Se homoj nun renkontus aliplanedanojn, la aliplanedanoj komencus prediki pri
moralo, kaj la homoj ekmalamus ilin. Moralo estas tio, kio povas fari Teron
paradizo, sed ghi estas ankau temo, pri kiu plimulto da homoj ne deziras
audi. Oni serchas aliplanedanojn kun sola celo - por ekkoni de ili novajn
teknologiojn, por fari pli efikajn armilojn. Envere la homoj bezonas ne
novajn teknologiojn, sed spiritajn sciojn, kaj tiaj scioj estas abunde
transdonataj pere de Kosma Hierarhhio, sed la homoj orgojle malakceptas
ilin. Jen la problemo. (22.05.99)