Rusio - lando de futuro

Al Homaranismo - en vasta senco de la vorto - apartenas chiuj movadoj kaj
ideoj, kiuj helpas al la homaro progresi. Multaj tiaj movadoj naskighis kaj
nun naskighas en Rusio.
Biblio per busho de Dio malbenis virinojn, promesante al ili eternan
suferadon dum naskado. Sed rusaj sciencistoj pruvis, ke virinoj povas naski
tute sendolore - en akvo. En akvo la virino povas plene malstrechighi, kaj
la bebo trafas en "amikan medion". Naskighinte, ghi ne ploras, sed naghas
simile al fisho! Aperis tuta movado por tia naskomaniero. Iuj preferas naski
rekte en maro! Plej menciinde estas, ke tiuj infanoj poste demonstras
mirindajn sukcesojn en fizika kaj intelekta evoluo.
Jogistoj kapablas elteni froston kaj varmegon, dum horoj ne spiri kaj fari
aliajn "miraklojn". Chiuj tiuj kapabloj enestas en chiu el ni, sed ni ekde
frua infanagho jam estas misedukitaj. Jhusnaskita bebo, se ghin ghuste
eduki, povas farighi "superhomo".
Eble, valoras mencii geedzojn Nikitin, kiuj edukis aron da talentaj infanoj
lau propra metodiko. Pri ili estas verkitaj multaj libroj (interalie,
traduki tiaspecan literaturon en Esperanton, mi opinias, estus pli utile ol
stultajn fantastikajhojn).
Eble, valoras mencii Porfirij Ivanov, kiu dum tuta sia longa vivo iradis
preskau nuda. Dum la milito germanoj torturis lin, dum granda frosto
privershante per glacia akvo, sed tio kauzis al li nenian damaghon; germanoj
nomis lin "rusa dio" kaj forlasis.
Eble, valoras mencii nune vivantan junan treege belan virinon Anastasija.
Shi loghas tute sola meze de tajgo, sed shajne scias kaj kapablas chion.
Sovaghaj bestoj - ursoj kaj lupoj - servas al shi kaj al shia fileto. Chu
fabelo? Tamen, seriozaj sciencistoj jam studas shian fenomenon, kaj jam tri
libroj aperis pri shi.
En Rusio nun vivas miloj da elstaraj homoj - geniaj sciencistoj, pedagogoj,
ekstrasensaj kuracistoj, "kontaktistoj", kaj ekzistas grandega literaturo,
pri kiu (mi supozas) Okcidento tute ne scias. (Certe, ekzistas ankau multe
da charlatanoj, sed mi parolas ne pri ili) Ligi tiujn unikajn homojn kun nia
movado, disvastigi iliajn ideojn pere de Esperanto estus treege utila afero. (04.08.99)

N.G.