Pro kio oni krucumis Kriston?

Hodiau estas rusa Pasko, kaj mi parolos pri temo, iom rilata al religio.
Certe, mi ne estas dogma adepto de iu religio, nek de la kristana. Sed
moderna kristanismo kaj origina doktrino de Kristo estas tute diversaj
aferoj. Veran doktrinon de Kristo ne eblas ekkoni lau mallongaj tekstoj de
la Evangelioj, char malkleraj pastroj tre zorgeme filtris ilin. Okultistoj
havas aliajn fontojn, el kiuj ili cherpas informojn pri Jesuo. Ekzemple, tre
multe da unikaj informoj kaj nekonataj eldiroj de Jesuo trovighas en libroj
de Agni-Jogo, precipe en la lasta libro. Lau okulta doktrino, Kristo
apartenas al altaj Hierarhhoj kaj Instruistoj de la homaro, sed Li ne estas
filo de Dio. Tiun dogmon elpensis kristanoj mem, por doni pli grandan
autoritatecon al sia Majstro. Tiutempe ech imperiestroj anoncadis sin filoj
de dioj, do tio estis ofta fenomeno.
Jam kiel junulo, Jesuo ekkonis sian mision kaj komencis vojaghojn tra
diversaj landoj. Li vizitis Hindion, Tibeton (kie li renkontighis kun
Mahatmoj), Persion, Asirion, Grekion (Grekio tiutempe estis travivanta
dekadencon; Jesuo antaudiris ghian novan disfloron, kio poste realighis en
formo de Bizanca imperio), Egipton. En Egipta piramido Li ricefis de
Hierofanto finan Inicighon kaj ricevis superajn Sciojn. Post tio Li revenis
al Palestino kaj komencis prediki tie.
Kompreneble, chio, kion Li instruis, draste kontrauis al tiutempaj
mondkoncepto, moralo kaj religiaj dogmoj. Fariseoj kaj sadukeoj konstruis
sian malluman hierarkion kaj tenis la judan popolon en spirita sklaveco.
Tial ili treege ekmalamis Kriston kaj serchis chiajn eblecojn por forigi
Lin. Oni cirkuligis klachojn, ke Li estas danghera ribelulo, herezulo,
idioto, ktp. (Kalumnio estas chefa armilo de mallumuloj en chiuj tempoj) Oni
sukcesis agiti la popolon, kiu ekpostulis Lian mortigon. Pilato ne volis
ekzekuti Jesuon, sed li ne povis rezisti al la frenezaj amasoj. Tiam okazis
tio, pri kio chiuj scias. Post sia elkarnigho Kristo revenis al siaj
dischiploj en etera korpo kaj daurigis ilian instruadon. Tial fruaj
kristanoj ne nur kredis, ili fakte sciis ghustecon de sia kredo kaj
senhezite iris al morto, kiam oni ilin persekutis. Tiel dauris, ghis
kristana kanono ne estis fiksita sur papero. Skribita, ghi perdis sian
ghustecon. Kaj kiam kristanismo farighis shtata religio de Romia imperio,
kristanoj farighis pli fanatikaj, ol iliaj antauuloj; ili siavice komencis
persekutadon de alireligianoj, detruis ties templojn, bruligis
bibliotekojn... Tia estas naturo de homoj. (11.04.99)

N.G.