Pri mallumuloj

"...Malluma forto portas al chio misharmonion kaj incitighon. Ghia devizo
estas "Regante, venku", dum devizo de lumuloj estas "Amante, venku".
Kiel vi povas konstati, ke antau vi estas mallumulo? Inter mallumuloj estas
multe da belaj homoj, havantaj ech ravan eksterajhon. Rememoru legendojn pri
falinta anghelo: ja ili tute ne pentras lin monstro.
Chiu el mallumuloj havas sur unua loko egoisman strebon ekposedi volon de la
renkontita homo; pere de sia forto de hipnoto li strebas meti sian
renkontiton en suban pozicion.
Dua senshangha regulo de ilia konduto estas enporti en chiun renkonton  -
mensogon, hipokritecon kaj tiel konfuzi konscion kaj atenton de la
renkontito, ke la homo pensu, ke li renkontis grandan, bondeziran forton,
kiu lin subtenos kaj helpos.
Kiom luma forto instruas chiun homon kompreni, ke chio estas en li, ke li
estas sendependa kaj absolute libera kreanto de sia vivo, tiom mallumuloj
penas sugesti al chiu, ke li estas senforta kaj senpova sen helpo kaj
patronado, char nur ili povas malfermi pordon al sukcesoj, richeco, gloro
kaj respekto.
Luma forto diras al chiu homo, ke li neniam estas sola, ke lia potenco ne
havas limojn, char li estas ero de Senlimo. Sed en paroloj de mallumulo
chiam sonas alvoko al izoligho. Promesante pro plena obeo chiajn materiajn
bonojn, kiuj nur ekzistas sur la tero, mallumuloj ekposedas grandegan
kvanton da homoj...
Sed ne pensu, ke plej alta nobleco de homo konsistas en izoligho kontrau
tiuj, kiujn li opinias malbonuloj au malamikoj. Malamikon oni devas venki,
sed oni venkas ne per pasiva forpushigho de li, sed per aktiva batalo, per
heroa strecho de sentoj kaj pensoj. Dotita homo - homo, destinita enporti
guton da sia krea laboro en laboron de la tuta homaro, - ne povas travivi
la vivon en felicha senago, sen shtormoj, suferoj kaj batalo..." (24.03.99)

El "Scienco pri Ghojo" (Vortoj de Altaj Instruistoj el Himalajoj)