Pri internacieco kaj supersignoj

Ni devas konstati, ke, bedaurinde, nun Esperanto estas malsana. Ghiaj tri
malsanoj estas senideeco, dogmemo, sektismo. Tiuj malsanoj ne venis
deekstere, ilin kauzis esperantistoj mem. Tial estus naive atendi, ke
kuracado de tiuj malsanoj estos sendolora, ke ghi ne elvokos furiozajn
kontrauatakojn. Sed entuziasmo, agemo kaj solidareco de nove pensantaj
esperantistoj nepre resanigos nian lingvon kaj movadon.

Post vigla diskutado plimulto en nia forumo <soc.culture esperanto>
konsentis, ke internacia vorto "Windows" (prononcu kiel "vindovs") estas pli
tauga formo ol "Vindozo" au "Fenestroj". Dankon.

Okazis miskompreno: "faq" signifas ne "fuck", sed "frequent asked
questions". Tio estas anglalingva instrukcio por homoj, interesighantaj pri
Esperanto. Plej grandan lokon tie okupas detala informo, kiel esperantigi
(t.e. malinternaciigi) sian komputilon...

Esperanto estas genia inventajho, sed ghi ne estas perfekta. Unu el ghiaj
evidentaj malavantaghoj estas literoj kun supersignoj. Ghojinde, oni facile
povas korekti tiun malavantaghon, lau konsilo de Zamenhof mem. Tamen iuj
esperantistoj ajnakoste deziras konservi tiujn supersignojn. Ili ne pensas
pri tio, ke INTERNACIA lingvo devas havi INTERNACIAN alfabeton. Anstatau
ke esperantistoj adaptighu al la mondo, oni esperas, ke la mondo adaptighos
al "ghisostaj" esperantistoj kaj ghoje akceptos la supersignojn. Vana kaj
malutila espero!

Pripensu tion: vi povas esperantigi VIAN komputilon, sed vi ne povas
esperantigi aliajn (chiujn!) komputilojn! Imagu situacion de homo, kiu
deziras lerni Esperanton kaj subite ekscias, ke antau ol komenci skribi en
tiu "simpla" kaj "internacia" lingvo, li devas modifi sian komputilon! Chu
chiu volos fari tion? Certe, ne.

Sed fojfoje al mi shajnas, ke ghuste tio estas dezirata celo. Ke iu speciale
kripligas, malfaciligas, malinternaciigas Esperanton, por forpushi de ghi
homojn. Mi sincere volus erari chi-okaze.

Ni devas strebi al internacieco en chio, se ni deziras esti traktataj
serioze. Inter du formoj - Esperanta kaj internacia - ni chiam devas elekti
la internacian. Tio pligrandigas shancojn de Esperanto. "Ghisostismo" estas
fakte esperantista naciismo, kiu provokas negativan reagon de la chirkaua
mondo.

Pli au malpli frue aperos demando pri vorto "komputilo". Chu ne valoras uzi
anstataue vorton "komputero", lau tutmonde akceptita modelo (computer)?

Ju pli da homoj venados al Esperanto, des pli ghi shanghighos. Konata fakto,
ke lingvoj kun malmultaj parolantoj estas plej arkaikaj. Malmulteco de
esperantistoj kauzas konservativecon de la lingvo, sed ankau inverse,
konservativeco de esperantistoj bremsas plimultighon de esperantistaro... (25.01.99)

N.G.