Pri futura scienco
Chio ekzistanta estas materia. Sed oni devas kompreni
materion pli larghe ol
kutime. Scienco jam delonge studas fenomenojn nevideblajn por
okulo. Ghi
iros pluen kaj eksperimente pruvos ekziston de pli fajnaj specoj
de materio.
Oni faros fotojn de nevideblaj elradiadoj de metaloj, plantoj,
animaloj kaj
homo. Lumantaj fishoj ne estas miraklo. Ne estas miraklo ankau
lumado de
homa organismo. Oni scias, ke cerbo estas biohhemia
elektrobaterio; futura
scienco studos kaj fotos ghiajn elradiadojn. Poste oni eltrovos
eblecon foti
pensojn. En estontaj lernejoj oni lernos klare pensi, kontrolante
intensecon
de pensoformoj sur speciala ekrano. Oni fotos nimbon, kiun
elradias kapo de
streche pensanta homo. Oni pruvos, ke cerbo eligas specifajn
elektromagnetajn ondojn, kiuj estas kapteblaj de alia homo kaj
ech de
aparatoj. Oni sukcesos registri songhojn, science analizi ilin
kaj revoki
ilin, konscie agante en la songha mondo kaj tiel trovante
respondojn al
chiutagaj problemoj, pri estontaj eventoj ktp. Per specialaj
fotoaparatoj
oni konstatos ekziston de astrala korpo kaj pluekziston de homa
konscio post
tiel nomata korpo. Oni establos fidindan kontakton inter enkorpaj
kaj
elkarnighintaj homoj. La forpasontoj konos siajn estontajn
cirkonstancojn,
ech povos kontakti kun siaj estontaj senkorpaj kunuloj, kaj la
morto ne plu
estos tragedio. La limo inter videbla kaj nevidebla mondoj estos
forvishita.
Spiritaj fenomenoj perdos sian "mistikecon" kaj trovos
sian lokon en fizika
scienco. Futura scienco plenumos taskon, pri kiu fiaskis religio,
- ghi
unuigos du mondojn kaj pruvos, ke morto ne ekzistas. Oni studos
fajnan
substancon de nervoj kaj energiajn centrojn de homo. Oni lernos
veki
dormantajn kapablojn de homo. Nunaj homoj uzas sian cerban
potencialon nur
je kelk procentoj. Nur en minutoj de nerva ekscitigho la cerbo
funkcias
iomete pli produktive, kaj ni nomas tion - inspiro! Estonte, la
stato de
ghojo kaj inspiro estos naturaj kaj konstantaj statoj. Pere de
hipnota
sugestado eblos forigi chiajn malbonajn kutimojn, krimemon kaj
kuraci chiujn
malsanojn. Oni lernos veki memoron pri antauaj ekzistadoj. Kelkaj
diras:
miraklo. Mirakloj ne ekzistas. Chio, kion homoj nomas miraklo,
estas ankorau
ne konkeritaj shtupoj de scio. Nur profanoj pensas, ke senlimeco
de Universo
kaj senfineco de Materio oni povas lokigi en nuntempaj sciencaj
paradigmoj.
La homaro iras al novaj malkovroj, kiuj faros grandan revolucion
en scienco
kaj en tuta vivmaniero. Nenio estas mistika au supernatura. Estas
nur jam
esploritaj kaj ankorau ne esploritaj regionoj de scio. Kiu neas
ekziston de
neesploritaj regionoj, tiu bremsas la esploradon. Neado de iuj
homoj, kiuj
nomas sin raciuloj, estas chefa baro al la progreso de scienco.
(20.10.99)
N.G.