Pri diversaj temoj

Plej efika maniero kontraubatali Esperanton estas prisilenti ghin. Sed kiam
jam komencighis diskuto pri Esperanto, tiam kompreneble la malamikoj ne
povas prisilenti ghin. Kion do ili faru? Se la informanta esperantisto estas
sagha, chiuj eblaj argumentoj kontrau Esperanto estos facile rebatitaj. Tiam
la malamikoj elektas alian taktikon. Anstatau paroli pri la temo, ili
komencas paroli pri la homo, serchi en li iujn mankojn (kiuj, kompreneble,
trovighas). Kaj kiam ili trovas tiujn mankojn, ili ghojege eksklamacias:
kial ni auskultu tiun homon? Li estas tia kaj tia, chio kion li babilas
estas deliro! Tia maniero kontraubatali lumajn predikantojn ekzistas dum
_jarmiloj_.
Insultoj en <sci.lang> ne damaghis min persone, sed ili treege malutilis al
Esperanto; ili estis donaco al malamikoj de Esperanto, kiuj ghojege diras:
kial do nun auskulti tiun homon? Ech esperantistoj opinias lin morono, do
chio kion li parolas estas stultajhoj! Tiel, pro perfido de "samideano",
chiuj miaj bonaj kaj pravaj mesaghoj pri Esperanto perdis sian konvinkan
povon.

Timo estas malsano de koro. Kaj ofte la timantoj estas plej kruelaj
persekutantoj de siaj propraj samideanoj. Char ties kuragha kaj ghusta agado
shajnas al ili senracia, danghera kaj pereiga. (10.09.99)

Chiu religio naskighas kiel Luma doktrino, sed poste stultaj adeptoj
perversas ghin, elpensas dogmojn kaj faras ghin malluma. Pro tio periode la
Luma Hierarhhio pere de Profetoj donas novajn doktrinojn anstatau la
malnovaj, kiuj estas jam falsigitaj de mallumuloj. (10.09.99)

Valerio Nascimbeni: "Frateco, Libereco, Egaleco NE estas idealoj nur por
idealistoj kaj kredistoj".
Inter frateco, Libereco, Egaleco nur "Frateco" estas senduba idealo.
"Libereco" kaj "Egaleco" ne estas plene ghustaj, se ili ne estas kombinataj
kun "Respondeco kaj "Hierarhhio". Sen "Respondeco" kaj "Hierarhhio", la
sloganoj "Libereco" kaj "Egaleco" povas esti uzataj por detrui chian ajn
shtaton. (18.09.99)

La 18-an de novembro 1887 speciala komisiono de Amerika filozofia societo
prezentis sian raporton. Ghia unua tezo tekstas: "Internacia lingvo devas
esti konstruita sur la bazo el la elementoj de lingvoj arjaj: angla, franca,
germana, hispana, itala, rusa". Fakte, tiu raporto de la komisiono, kiu
ankorau ne sciis pri jhusnaskita Esperanto, estas tre interesa. Sur ghia
fono argumentado por china au lojhbano estas simple ridindaj. (22.09.99)

N.G.