Pri Europanto kaj idistoj
Pri "Europanto", kiun inventis Diego Marani. Ghi
havas neniujn shancojn.
Tial kritiki ghin ne havas sencon. Se esperantistoj komencus
kritikan
kampanjon, tio farus malbonan impreson, ke esperantistoj estas
netoleremaj
fanatikuloj ktp. Tial mi ne rekomendas uzi vorton
"euridioto" kiel faris
Levy Pierre. Sendube, autoro de iu lingvo, kia ajn ghi estus, ne
povas esti
idioto. Plej racie estas subteni (jes-jes!) lin kaj eble ech
sendi al li
salutan leteron similan al tiu, kiun sendis Zamenhof al Schleyer.
La autoro
de "Europanto" estos tre utila al Esperanto, ech se li
mem ne volus tion.
Kial? Char reklamante sian lingvon, li tiros atenton de multaj
homoj al la
problemo de internacia lingvo. Ja ghis nun plimulto tute ne
pensas pri tiu
problemo. Do, trumpetante kaj propagandante _sian_ lingvon, tiu
estiminda
sinjoro kontrauvole propagandos lingvon _nian_, char chiu homo,
kiu serioze
ekinteresighos pri la problemo, komencos kompari
"Europanton" kun jam
delonge ekzistanta internacia lingvo kaj, sen ajnaj duboj,
preferos
Esperanton, kiu havas milojn da parolantoj, richan literaturon
kaj tutmondan
movadon. Ni ne faru malamikojn el kolegoj kaj samideanoj, kiuj
fakte -
laborante super alia projekto - laboras por venko de Esperanto.
Kompreneble,
en nia rondo ni povas kaj devas kritiki novajn artefaritajn
lingvojn, sed
publike ni devas esprimi nur profundan kaj sinceran estimon al
ties kreintoj
kaj adeptoj. Mi sugestas, ke esperantistoj amike kunlaboru kun
shatantoj de
Ido, Interlingua, Lojhban ktp. Iliaj vicoj kresku kaj multighu,
char tre
vershajne multaj el ili pli au malpli frue transiros al
chiuflanke elprovita
Esperanto. Eble, ili ech povus enporti varmon kaj entuziasmon,
kies manko
fojfoje sentighas inter esperantistoj. (06.09.99)
...Iufoje okazas, ke homo ighas idisto ne pro tio, ke Ido shajnas
al li pli
bona, ol Esperanto, sed pro tio, ke idistoj shajnas al li pli
bonaj, ol
esperantistoj. Se ni deziras prosperon de Esperanto, ni devas
normaligi
atmosferon inter ni. Neniu deziros lerni lingvon, kies adeptoj
kverelachas
kaj insultachas unuj aliajn. Esperanton naskis Amo, kaj
Esperanton regu Amo;
dum en ies koro nestas malamo al iu ajn, li restas fremda por
Esperanto.
Idistoj ne estas idiotoj; ili serchas la samon kion multaj el ni.
Ni ne
prediku malamikecon al ili, char tia malamikeco malutilas antau
chio al
Esperanto. Se meze de esperantistoj regos frata konkordo kaj se
ni rilatos
al idistoj kiel al samideanoj, tiam tre vershajne multaj el ili
alighos al
Esperanto (au partoprenos samtempe ambau movadojn, kio tute
eblas)...
(06.09.99)
N.G.