Pri Esperant-naciaj grupoj
Jen eble utopia, sed interesa ideo.
Espereble, neniu kontrauos, ke esperantistoj devas unuighi ne nur
tutmonde,
sed ankau interne de siaj landoj au ech urboj (se grandaj).
Samideanoj,
loghantaj en la sama lando, havas similajn problemojn, ili havas
pli da
kampoj por kuna agado, povas renkontighi, ktp.
Tial eble estus celkonforme por chiu lando krei du
dissendolistojn. Unu
nomighu <esper-naci> (ekzemple, <esper-japan>,
<esper-bulgar>,
<esper-brazil>), ghi estu por tieaj esperantistoj. Alia
nomighu <naci-esper>
(<japan-esper>, <bulgar-esper>,
<brazil-esper>), por homoj, kiuj ankorau ne
scias Esperanton.
La <esper-naci>-grupoj servu por intershanghi informojn pri
E-movado
(analoge kun papera "Bulgara Esperantisto"), la
<naci-esper>-grupoj servu
por ghia propagando inter samlingvanoj (analoge kun hungara
"Vylag es
Nyelv").
Se iu urbo estas tre granda, povus ekzisti specialaj
dissendolistoj
dedichitaj al E-movado en tiu urbo, ekzemple: <moskv-esper>
(por disvastigi
Esperanton inter moskvanoj), <esper-paris> (por aktivaj
parizaj
esperantistoj).
Tia sistemo povus farighi ideala reto da E-informiloj. Ekzemple,
se vin
interesas E-movado en Svedio, vi povus aboni grupon
<esper-sved>, kaj el
tiea hejm-pagho cherpi chiujn novajhojn, informojn, klachojn ktp.
Se vi
ekzemple estas usonano kaj interesighas pri Esperanto, vi povas
aboni grupon
<usa-esper> kaj trovi tie chion kion vi bezonas.
Tiu ideo nun eble shajnas utopia pro du kauzoj. Unue, komputiloj
ankorau ne
farighis normala ajho en chiu hejmo (kvankam progreso kondukas al
tio). Due,
char la homoj estas tro malperfektaj, nur malmultaj havas iajn
altajn celojn
kaj volas amiki kaj kunlabori kun aliaj homoj. Unu ajho, kiun mi
povas diri
kun plena certeco, estas ke Interneto ludos grandegan rolon en
etika
plibonigho de la homaro kaj en disvastigo kaj uzado de Esperanto.
Interneto
estas kvazau globala animo de nia civilizo.
Kiel eksperimento, por Esperanto en Rusio kreighis du
dissendolistoj. Unu
nomighas <esper-rus>. Ghi servu kiel komuna poshtkesto por
rusiaj
esperantistoj. Ghis nun rusiaj esperantistoj ne havis komunan
demokratian
tribunon. Kelkaj elstaraj samideanoj opinias, ke ghi ech ne estas
necesa.
Tio egalas al aserto, ke rusiaj esperantoj ekzemple ne bezonas
paperan
jhurnalon. Certe, ili bezonas kaj paperan kaj retan jhurnalojn;
tamen krei
paperan jhurnalon estas tre malfacila kaj multekosta tasko, dum
reta grupo
povas esti kreita dum unu minuto che , kaj
ghi ebligas
tujan kaj demokratian intershanghon de informoj, opinioj,
sentoj...
Alia nova grupo nomighas <rus-esper>. Ghi estas ruslingva,
ghi servos kiel
lernejo por rusoj, kiuj ekinteresighis pri la internacia lingvo.
Tie estos
lecionoj, plenumataj taskoj, lingvaj konsultoj, propagandaj
materialoj ktp.
Nun necesas serchi homojn, dezirantajn partopreni tiujn grupojn.
Alighu, kiu
deziras. Kiel kutime, por tio sufichas sendi malplenan mesaghon
al
<[email protected]>;
sendi mesaghojn necesas al
<[email protected]>;
por malaboni, sufichas sendi malplenan
mesaghon al <<a href="mailto:nomo-de-la-gr