Pri Arjoj kaj Holokausto

Lau Rozkrucana doktrino, Arjoj estas kvina, plej juna raso de homoj. Pri
unuaj du rasoj estas sciate tre malmulte. Tiuj rasoj ne havis intelekton;
ili estis kvazau eterecaj, ne fizikaj. Tria raso estis Lemurianoj. Nigraj
afrikanoj estas idoj de Lemurianoj, kaj buntaj vestajhoj de orient-afrikaj
popoloj ghis nun estas tre similaj al tiuj de Lemurianoj. Lemurio pereis
antau multaj milionoj da jaroj. Post tio formighis nova, kvara raso -
Atlantoj sur kontinento Atlantido. Kiam pereis lasta insulo de Atlantido -
Posejdonis (antau 12 000 jaroj), restajhoj de Atlantoj fondis skolojn en
Egipto kaj Centra Ameriko kaj konstruis tie piramidojn. Arjoj devenas el
Azio (ankau hebreoj apartenas al Arjoj). Antau nelonge rusaj arhheologoj
malkovris ruinojn de Arja chefurbo Arkaim en suda Uralo. Nek Rozkrucanoj,
nek Teozofoj estas rasistoj. Ili simple klarigas devenon kaj postsekvadon de
rasoj. Skribita historio komencighas nur antau kelke da jarmiloj; sed kio
estis antau 10 000, 100 000, 1000 000 jaroj? La praa historio de la homaro
por materiisma scienco estas kashita en absoluta mallumo! (10.09.99)

Mallumo ne deziras, ke la homaro rememoru sian praan historion. Char se nuna
civilizo ekkonos spertojn de Lemurianoj kaj Atlantoj, ghi povos ne ripeti
iliajn erarojn kaj ne perei. Mallumo multege laboregis por ke homoj forgesu
sian historion kaj per tio ghi malrapidigis ilian progreson je miloj da
jaroj. Kaj religiuloj, kaj pseudoscienculoj egale kategorie neas ekziston de
pasintaj civilizoj. Sed nur rememorinte la pasintecon, ni povos konstrui
belan futuron. (11.09.99)

La nobla doktrino de Rozkrucanoj kaj Blavatskaja havas nenion komunan kun
nazioj. Naziista ideologio estis plej stranga miksajho el diversaj
doktrinoj: okultismo, socialismo, naciismo... Pri rasoj ili tute mensogis,
char Arjoj estis antikva popolo, de kiuj devenis kaj semidoj, kaj
hindeuropanoj, inkluzive slavojn.
Martinus skribis, ke Holokausto jhetis ombron de la diablokonscio sur la
tutan planedon. Efektive, tia amasmurdado estas terurega. Bedaurinde, ni
vidis ankau aliajn ekzemplojn de genocido, ekzemple en Turkio (armenoj),
Kampuchio, Ruando, Kosovo... Se pliprofundighi en historion, eblas mencii
ankorau multajn ekzemplojn. Nek Blavatskaja, nek Rozkrucanoj kulpas pri tio.
(11.09.99)

Homo estas enkorpigho de Belo kaj Vero, kaj li ne devus fari tiajhojn.
Tiajhoj farighis eblaj nur char homoj ne komprenis sian anghelon esencon. Se
homo forighas de naturo, li ighas diablohomo kaj liaj agoj kompreneble estas
nek veraj, nek belaj. Tuta malbono sur Tero devenas de "malveraj" homoj.
(13.09.99)

N.G.