Preghejoj, Animo,
Hilelismo...
Multaj nuntempaj homoj ne komprenas, por kio necesas
preghejoj kaj chu ili
entute estas bezonataj. Dum ateisma epoko en Sovetunio oni
penadis
transformi chiujn preghejojn je muzeoj (en plej bona okazo). Sed
preghejoj
ekzistas por alia, pli alta celo. Preghejoj estas same necesaj,
kiel
fabrikoj au elektrostacioj. Ili akumulas homan spiritan energion
kaj sendas
ghin al Kosmo. Preghejoj plenumas tre gravan funkcion, ligante
Teron kun
Kosma Hierarhhio. Ju pli da preghejoj, des pli bone. Sed pli
gravas ech ne
kvanto de la preghejoj, sed kredo de homoj... La pregheja arto
estas ne
celo, sed nur rimedo por veki konvenan humoron che homoj. Entute,
arto
apartenas al religio (same kiel tekniko apartenas al scienco).
Chiu bona
kanto estas kvazau himno, chiu bona poeziajho estas kvazau
pregho, chiu bona
pentrajho estas kvazau ikono, chiu bona skulptajho estas kvazau
idolo, kaj
chiu bela konstruajho estas kvazau preghejo. Demandu, kio ne
klaras. La temo
estas grava kaj meritas diskutadon.
Manuel M Campagna: "animo estas inventajxo de
antikvuloj..."
Animo ne povis esti inventajho de antikvuloj. Ech en plej
malgranda formiko
trovighas animo. Ghi movighas, sentas, vivas, kaj ech en ghi
estas fajrero
de Dio. Sed en formiko la animo ne povas plene rivelighi, char
ghi ne havas
intelekton. Hundoj kaj simioj havas iomete da intelekto, sed ili
ne havas
memkonscion kaj ne povas pensi pri abstraktajhoj.
Homoj estas plievoluigitaj animaloj; animaloj estas
subevoluigitaj homoj. La
granda rivero de vivo longe fluas, por finfine enflui Dion.
Estas nenio pli bona, ol Homo; kaj nenio pli malbona, ol nehomeca
homo.
Multaj homoj, vere, estas pli malbonaj ol azenoj. Sed ekzistas
(kredu, ech
se vi ne konas tiajn) sanktaj, noblaj, heroaj, geniaj Homoj, kiuj
estas
pleja riveligho de Dio sur Tero. (21.04.99)
Pri Hilelismo. Juna Zamenhof vidis suferojn de la juda popolo kaj
multe
pensis, kiel solvi ghiajn problemojn. Zamenhof vidis, ke tradicia
judaismo
kadukighis, ke ghi ne respondas al iuj ajn vivdemandoj. Li
decidis, ke judoj
devas akcepti iun novan, pli bonan religion, bazitan sur racio;
al tiu
religio devis iom post iom alighi ankau homoj de aliaj nacioj,
tiel judoj,
ne akceptante iun fremdan religion, nature rekunighos kun la tuta
homaro.
Lia projekto estis tre nobla kaj kuragha. Mi imagas, kun kia
sento juna
Lazaro unuafoje prezentis sian verkon al siaj samnacianoj.
Iusence Zamenhof
estis vera mesio por judoj. Se ili akceptus la artefaritan
religion de
Zamenhof, vershajne la holokausto ne okazus...
Mi pensas, ke tutmonda religio iam ekzistos. Sed ghi ne naskighos
en unu
bela tago, kiel Esperanto. Ghi nature formighos sub influo de
scienco kaj
konservos chion bonan el tradiciaj religioj. Ne hazarde nun
naskighis tiom
da reformitaj religioj, kiuj bazighas sur la tradiciaj (oomoto,
bahaismo
ktp), sed kiuj esence ne kontrauas inter si... (24.04.99)