Plezuro kaj ghojo
Esti "idealisma revulo" signifas esti granda
saghulo. Pri tio
diras multaj rusaj fabeloj (kiuj estas treege saghaj, se oni
scias ilin
"malchifri"). En multaj rusaj fabeloj patro havas tri
filojn; unu estas
sagha, alia avara, tria "stulta" revulo. Tiu tria
"stulta" filo ricevas
felichon. Ofte okazas, ke idealismo de junuloj disbatighas
kontrau fiaj
atakoj de mallumuloj, kaj oni konvinkighas, ke nobla idealismo ne
estas
ghusta ideologio. Tio ne estas vera. Legu fabelojn! (24.12.99)
Materia bonstato ne garantias felichon. Felicho trovighas en
spirito. Se la
popolo instinkte sentas, ke ghi ne konas spiritan vivon, ghi
estos
malfelicha. Rezultoj: alkoholismo, narkomanio, suicidoj meze de
richeco kaj
chiaj komfortajhoj. (26.12.99)
Prostitucio devas malaperi, en Nova Epoko oni ne plu achetados
virinajn
karesojn. Chiu virino povos vivteni sin, sen vendadi sian korpon.
Okcidento
estas freneza mondo. Sovetunio havis multajn trajtojn de Nova
Epoko, tial
oni malamegis ghin kaj finfine detruis. En Sovetunio oni zorgis
pri moralo
de popolo, tial prostitucio, pornografio, samseksamo (vira) estis
malpermesataj. En Nova Epoko ili estos malpermesataj tutmonde.
(02.01.00)
Plezuro estas agrabla sento de korpo, ghojo estas agrabla sento
de animo.
Do, oni povas diri, ke plezuro estas ghojo de korpo, kaj ghojo
estas plezuro
de animo. Ghojo kaj plezuro estas tute diversaj aferoj. Homoj,
kiuj ne
agnoskas ekziston de animo, ne komprenas tion; ili ne povas
imagi, ke ghojo
povas kombinighi kun suferoj de korpo, kaj plezuro povas
kombinighi kun
suferoj de animo. Celado al korpaj plezuroj tenas homojn en
katenoj de
materio kaj estas fonto de chiuj malfelichoj.
Fortoj de Lumo estas multe pli fortaj, kaj ili en unu momento
povus neniigi
Satanon kun Liaj servantoj, kaj tio ne okazas nur por eviti
superfluajn
kataklismojn sur Tero. Tio okazos iom post iom.
(Yu.Finkel: Fakte mi fojfoje miras, kiom juna estas nia
civilizo!)
Juna ghi ne estas, simple, memoro de nia civilizo estas
mallumigita (post
pereo de Atlantido antau 12 000 jaroj). Kiel nur de kosma alto
eblas vidi
fundon de maroj, tiel same nur iom post iom ni ekkonos profundojn
de nia
historio. (06.01.99)