Perfektaj kaj imperfektaj verboj

Kiel vi scias, Esperantaj verboj dividighas je du grupoj: transitivaj kaj
netransitivaj. Se ni aldonas al transitiva verbo sufikson -igh-, ni ricevas
verbon netransitivan (senti-sentighi). Se ni aldonas al netransitiva verbo
sufikson -ig-, ni ricevas verbon transitivan (fali-faligi). Oni ne povas
anticipe scii, chu iu verbo estas transitiva au ne; tial kutime vortaro
indikas tion. Eble, tia disdivido shajnas komplika por iuj komencantoj, sed
ghi estas reala fakto, kiun necesas agnoski kaj lerni.

Tute simile, Esperantaj verboj estas divideblaj je du aliaj grupoj: verboj
perfektaj kaj verboj imperfektaj. Perfekta verbo signifas momentan au
finitan agon. Ekzemple: acheti, diri, fali, inviti, morti, pardoni, ripeti,
shteli, veni ktp... Imperfekta verbo signifas dauran au nefinitan agon.
Ekzemple: ami, bruli, havi, labori, plachi, timi, veturi...

Se ni aldonas al perfekta verbo sufikson -ad-, ni ricevas verbon
imperfektan, kiu signifas la saman agon, sed longdauran au plurfojan
(achetadi - longe au plurfoje acheti, ktp). Se ni aldonas al imperfekta
verbo prefikson ek-, ni ricevas verbon perfektan, t.e. rapidan kaj finitan
au (tre ofte) komencon de tiu ago (ekami - "fali en amon", ktp).

Ne chiuj E-gramatikistoj agnoskas divideblon de Esperantaj verboj je
perfektaj kaj imperfektaj, kaj indiko pri (im)perfekteco ne trovighas en
vortaroj. Sed ghi estas fakto.

Shajnas, ke la disputo pri -ata-ita devenas de neagnosko de tiu fakto, ke
Esperantaj verboj estas _diversaj_. Iuj (perfektaj) signifas finitan,
plenumitan agon, aliaj (imperfektaj) signifas nefinitan, plenumatan agon.
Tial ankau komplikaj formoj de diversaj verboj en pasivo aspektas diverse:
mi kaptis papilion = mi estAS kaptINTa papilion = la papilio estAS kaptITa;
li amis junulinon = li estIS amANTa junulinon = la junulino estIS amATa.
mi kaptadis papilion = mi estIS kaptANTa papilion = la papilio estIS
kaptATa; li ekamis junulinon = li estAS ekamINTa junulinon = la junulino
estAS ekamITa.

Entute, chiuj Esperantaj vortoj estas divideblaj je kvar grupoj, kiuj formas
belan dialektikan sistemon.
1-a grupo: transitivaj perfektaj, kiuj signifas EKIGON;
2-a grupo: transitivaj imperfektaj, kiuj signifas IGADON;
3-a grupo: netransitivaj perfektaj, kiuj signifas EKIGHON;
4-a grupo: netransitivaj imperfektaj, kiuj signifas IGHADON.
Aldonante au forigante la afiksojn EK-, -AD-, -IG- kaj -IGH-, oni povas movi
verbojn el unu grupo en alian, kio faras Esperantan verb-faradon unike
logika kaj richa. (15.09.99)

N.G.