Per kio sin okupi en E-kluboj?

 En multaj urboj E-kluboj nur vegetas au tute forestas. Eble, pro tio, ke
esperantistoj malghuste elektas chefan direkton de agado. Oni okupighas nur
pri la lingvo. Oni postulas, ke chiu lernu kaj uzu Esperanton, kvankam en
tio ne estas granda praktika senco. Se la novulo ellernis la lingvon, oni
okupigas lin pri lingvaj ludoj au aliaj neseriozajhoj. Pro tio nur tre
malmultaj homoj (vere "stranguloj") deziras partopreni E-klubojn.
Eble, pli ghusta strategio estus akcenti ne la lingvon, sed la ideon, pro
kiu propre la homoj venadas al Esperanto. Labora lingvo de E-kluboj devus
esti la nacia lingvo. Kaj okupi sin en la kluboj oni devus per diskutoj pri
estonteco de la homaro, pri konatigho kun aliaj kulturoj, per propagando de
Esperantismo. Alivorte, E-kluboj devus esti unuighoj de samideanoj, sed ne
de samlingvanoj. Tio garantias malfermitecon kaj konstantan alfluon de
freshaj novuloj. Sed kiam oni uzas nur Esperanton, tiam E-kluboj ighas
izolitaj kaj facile putrighas.
Mia chefa ideo estas ke chiuj esperantistoj devus esti Homaranoj, kaj en
E-kluboj oni okupu sin per Homaranismo. Tiu idearo estas tre nobla, ghusta
kaj alloga por chiuj bonaj homoj. Chu chiuj chi tie scias pri tiu idearo de
Zamenhof? Certe, oni povas kritiki, plibonigi ghin, sed la chefajho, lau mi,
restas aktuala.
Oni parolu en E-kluboj ankau en Esperanto, sed se cheestas malbone scianta
ghin novulo, tiam eble pro ghentileco oni devus uzi lian nacian lingvon.
Chefe, neniam ne-scio de Esperanto estu preteksto por forpeli homojn. Tio
estas tre grava strategia eraro.
E-kluboj estu insuletoj de estonta unuigita homaro, kaj ili devus esti
allogaj por chiuj, kiuj sentas bezonon pri ia nova humana tutmonda ordo. Tio
estas, lau mia opinio, ghusta strategio, kiu povus revolucie progresigi nian
movadon. (18.11.99)

N.G.