Per Esperanto kaj Interneto - al unueca homaro!

Berlina UK funkcios nur dum kelke da tagoj. Nia SCE funkcias chiutage. En UK
oni multe amuzos sin, en SCE oni intershanghas ideojn. En UK renkontighas
korpoj de esperantistoj, en SCE - animoj. Renkontighoj de animoj estas pli
gravaj, ol renkontighoj de korpoj, kaj la mondo de ideoj estas pli potenca,
ol mondo de fizikaj objektoj. Tial mi proponas, ke oni multe parolu en UK
pri Interneto kaj rekomendu al kiom eble pli da esperantistoj alighi al ghi.
Kiu ne uzas Interneton, tiu estas videbla nur por proksimuloj; sed kiu
partoprenas SCE, ties animo estas "videbla" sur chiuj kontinentoj. Nun
preskau chiu, ech ne tre richa, homo povas acheti komputilon. Interneto
signifas gravegan revolucion en la historio. Ghi farighos chefa tereno ne
nur por disvastigado, sed ankau por aplikado de la internacia lingvo. Mi
proponas, ke chiu E-periodajho havu sian ret-version. Baldau, mi kredas,
paperaj eldonajhoj ech tute ne estos necesaj. Per specialaj traduk-programoj
oni jam nun povas Esperantigi chiajn tekstojn (librojn, ret-revuojn ktp),
kiuj estas en la reto. Sekve, Esperanto povas alporti grandan utilon al
retano, kiu ne volas lerni komplikajn naciajn lingvojn. Interneto kaj
Esperanto reale povas unuigi la homaron, kaj ni batalu por tio. Ni havas
brilajn perspektivojn. Kontraue, angla lingvo, estos chiam malpli kaj malpli
uzata, char ghi estas tro komplika. Ni vivas en mirinda tempo, kiam
pliproksimighas felicha epoko de paca mondo.

"Per Esperanto kaj Interneto - al unueca homaro!" - tiun chi sloganon mi
proponas disvastigi nacilingve al chiuj konferencoj. Ghi estas voko, kiun
respondos chiu pensema kaj sentema homo. (12.06.99)

N.G.