Pensoj seriozaj kaj ne tre

Esperantistoj ne deziru "vendi" Esperanton. Ili deziru donaci ghin al la
homaro. Ideoj ne havas prezon, ilin ne eblas acheti nek vendi.
=======
Semo estas tre malgranda, sed kiam venas ghia tempo, ghi elkreskas kaj
farighas granda arbo. Tiel same nuna Esperanto estas ankorau malgranda
semo, sed en tiu semo trovighas multe pli potenca arbo, ol la nune
kreskantaj.
=======
Esperanto ne estas "el chi tiu mondo". Ghi ne apartenas al fizika mondo,
tial ghi tiom malfacile enradikighas en nuna tero. Pure fizikaj homoj ne
komprenas esencon de Esperanto.
=======
Se chiuj homoj estus sanaj, Tero transformighus je infero. Sana korpo ofte
estas malliberejo por spirito.
=======
Infanoj kaj maljunuloj kredas je fabeloj, char ili estas proksimaj al Fajna
mondo. Unuaj - ankorau, duaj - jam.
=======
Malsaghulo, kiu pensas pri si, ke li estas saghulo, estas malsaghulo.
Malsaghulo, kiu scias pri si, ke li estas malsaghulo, estas jam
duonmalsaghulo. Saghulo, kiu pensas pri si, ke li estas malsaghulo, estas
ankorau duonsaghulo. Vera saghulo scias pri si, ke li estas saghulo.
(anstatau radiko "sagh" eblas meti radikon "bon")
=======
Kanajlo por kanajlo estas sanktulo.
Kreteno por kreteno estas geniulo.
=======
Kanajloj estas dangheraj nur tiam, kiam ni ne scias, ke ili estas kanajloj.
=======
Eksterajho trompas. Vera homo estas homo interna. Virtualaj konferencoj
estas lokoj, kie renkontighas nudaj animoj; ili estas malpli realaj ol
fizika vivo, se rigardi el materia vidpunkto; sed multe pli realaj, se
rigardi el vidpunkto spirita.
=======
Nia forumo konsistas el: parolemaj saghuloj, silentemaj saghuloj, silentemaj
stultuloj kaj parolemaj stultuloj. Kiel silentigi parolemajn stultulojn kaj
paroligi silentemajn saghulojn? Ju pli saghuloj parolos, des pli stultuloj
silentos, kaj inverse.
=======
Popolo, kiu diskriminacias virinojn, ne estas sana. Ghi rapide degeneros,
char virino-sklavino naskas nur sklavojn.
=======
Religiojn au sektojn, kiuj humiligas virinojn, necesas forigi de la
tersurfaco.
=======
Oni allasu al regado nur tiujn, kiuj ne aspiras la regadon.
=======
Homo estas triunuo: korpo, racio, koro. Konforme kun tio, ekzistas tri
specoj de ideala homo: heroo, geniulo, sanktulo.
=======
Se Dio tamen ekzistas, estus tro granda fiereco anonci sin Lia kontrauulo.
Char tio signifus, ke oni estas aliancano de Diablo, alivorte - satanisto.
=======
Helpante al alia homo materie, oni helpas al si mem spirite.
Kiu kolektas materiajn richajhojn, perdas richajhojn spiritajn. (28.10.99)

N.G.