Pensoj por chiu tago

* Tiu, kiu chiam estas kontenta, posedas grandegan richajhon, havante ech
negrandan konton en banko.
* Rideto helpas rapide venki chiun malfacilajhon.
* Dedichu al memperfektighado tutan vian tempon, tiam vi ne havos tempon por
kritiki aliajn.
* Vana laboro faras vin dormema kaj laca, dum utila laboro faras vin
felicha, malpeza kaj fresha.
* Se la hierauo estis perdita pro iu eraro - ne perdu la hodiauon, konstante
rememorante pri tio.
* Ghojo faras la vizaghon bela. Tiu, kiu estas sombra, estas vere malbela.
* Kiam vi ridetas, vi ne nur mem sentas felichon, sed ankau alportas lumon
en la vivon de chirkauuloj.
* Multaj volos kvereli kaj batali kun vi; komprenu, ke la sola armilo, kiun
vi bezonas, estas rideto kaj amikamo.
* Iufoje rideto similas al guto da akvo en dezerto.
* Vi devas liveri al vi plezuron kaj amuzon, sed kontrolu, chu ili
plirichigas vian internan vivon.
* Richeco de richulo povas forbruli au esti shtelita, sed felicho kaj
sagheco de saghulo estos kun li eterne.
* Kio estas vera richajho en la mondo - mono au felicho?
* Granda estas tiu homo, kiu renkontas malfacilajhojn kun rido kaj ghojo.
* Fizika beleco perdighas lau aghigho au pro akcidento. Spirita beleco estas
senmorta.
* Tiu, kiu estas honesta kaj sincera, chiam sentas facilecon kaj
malstrechecon.
* Se vi volis ion kaj ne ricevis - do, eble, vi ne bezonis ghin.
* Se chiuj estas kontrau vi - ne malesperighu: provu vivi kune kun Dio.
* Se chion fari kun ghojo - nenio shajnos malfacila.
* Ju pli vi ekkonas vian veran esencon, des pli trankvila kaj felicha vi
farighas. (05.04.99)

El libro "Pensoj por chiu tago"