Nomoj de niaj idoj (hipotezo-projekto)


Niaj tradiciaj nomoj elcherpas sin. Homoj multighas, sed nomoj konstante
malmultighas: multaj antaunomoj arhhaikighas kaj formortas; ankau
familinomoj malmultighas, char ili estas transdonataj nur lau vira linio.
Rezulte nun multaj miloj, kelkiam ech milionoj da homoj havas samajn
antaunomojn au familinomojn. Se ne okazos ia reformo de niaj banalighantaj
nomoj, do baldau ilian rolon ludos... numeroj en niaj pasportoj! Por ke tio
ne okazu, mi proponas logikan kaj simplan nommanieron, eble iam akceptotan.
Propra nomo de chiu homo konsistos el unu silabo:
konsonanto-vokalo-konsonanto. Tia unusilaba formo (kun la finajhoj -o por
viroj kaj -a por virinoj) povas esti uzata en malvasta rondo. Samtempe
ekzistos pli longaj formoj de la nomo: por tio al vira propra nomo estos
aldonataj lauvice nomo de patro, nomo de avo kaj nomo de praavo. Al virina
propra nomo estos aldonataj nomo de patrino (patrino de patrino) kaj nomo de
praavino (patrino de la avino). Tiamaniere la nomoj estos transdonataj ne
nur lau vira, sed ankau lau virina linio, kio estas justa kaj logika.
Ekzemple, longa formo de nomo de viro povas esti: Darlevladmiro. En familio
oni nomas lin Daro (propra nomo); amikoj nomas lin Darlevo (= Daro, filo de
Levo); por ceteraj homoj li estas Darlevladmiro (= Daro, filo de Levo, nepo
de Lado, pranepo de Miro). Simile por virinoj: se longa formo de nomo de
virino estas Belsunroslava, do tio signifas, ke shia propra nomo estas Bela,
shia patrino estas Suna, avino - Rosa, praavino - Lava. En oficialaj au
solenaj okazoj la nomoj povas esti ankorau pli longaj, kun nomoj de pli
malproksimaj prauloj.
Vershajne, japanoj, chinoj, afrikanoj pli volonte akceptus chi tiun
nommanieron. Sed ankau ni europanoj povas facile alkutimighi al ghi, se ni
mallongigos niajn tradiciajn nomojn ghis necesa formo: Aleksandro = Sano,
Maria - Mara, Viktoro - Viko, Elizabeta - Liza, ktp.
Da tiaj silaboj (konsonanto-vokalo-konsonanto) ekzistas pli ol 2000! Sekve,
kvarsilaba nomo praktike malebligos hazardan koincidon kun alia homo
(2000x2000x2000x2000 = 16 000 000 000 000). Chies nomo estos unika,
neripetebla. Samtempe ghi ne nur distingos la homon, sed ankau kunligos lin
kun liaj prauloj, servos kiel stafeto de la generacioj.
Sed, povas esti, chia arbitreco en elekto de la nomoj estos plene forigita:
ekzistos nur 366 plej belaj Esperantaj radikoj), lau kvanto de la tagoj en
jaro. Chiu tago havos sian nomon, kaj per ghi estos nomataj la infanoj,
naskighintaj en tiu tago. Do, la antaunomo servos samtempe kiel naskighdato,
kaj ne estos eble forgesi pri la nomfestoj de amikoj!..

Nikpalfedvano (Nikolaj, filo de Pavel, nepo de Fjodor, pranepo de Ivan)
(17.07.99)