Nekombitaj pensoj

Zamenhof estis pli proksima al Dio, ol Roma Papo.

Pli bone "Interna ideo" sen Esperanto, ol Esperanto sen "Interna ideo".

Pli bone senlingva ideano, ol senidea lingvano.

Pli bone eterna komencanto, ol senkora gramatikisto.

Ech gramatikon oni povas instrui kore.

O AS - en tiu plej simpla frazo kushas tuta panteisma filozofio:
O - Absoluto, Spirito; AS - estas, ekzistas en Materio.

Li estis konvinkita panteisto - manghis nur panon kaj trinkis nur teon.
(sherco)

Progreso de homaro konsistas en proksimigho al humaneco.

=====================================================

Chiuj homoj dividighas je:
1) kiuj scias Esperanton
2) kiuj ne scias Esperanton
kaj je:
a) kiuj batalas por Esperanto
b) kiuj ne batalas por Esperanto

Tiamaniere ni ricevas 4 grupojn:
1a) kiuj scias E kaj batalas por ghi (ideaj lingvanoj)
2a) kiuj ne scias E, sed batalas por ghi (ideaj senlingvanoj)
1b) kiuj scias E, sed ne batalas por ghi (senideaj lingvanoj)
2b) kiuj ne scias E kaj ne batalas por ghi (senideaj senlingvanoj)

Por lingvanoj - homoj, por kiuj pli valoras lingvo ol ideo, esperantistoj
estas nur 1a) kaj 1b). Por ideanoj - homoj, por kiuj pli valoras ideo ol
lingvo, esperantistoj estas 1a) kaj 2a).

Lau statuto de SCE, chi tie oni povas afishi mesaghojn en chiu lingvo, sed
koncerne Esperanton. Do, ghi povus esti forumo ankau por 2a) - ideaj
senlingvanoj. Sed tio ne funkcias. Kelkaj lingvanoj en SCE kontrauas, ke oni
skribu chi tie en aliaj lingvoj krom Esperanto.

Lau statuto de SCE, chi tie oni povas afishi mesaghojn en Esperanto pri chiu
ajn temo. Do, ghi povus esti forumo ankau por 1b) - senideaj lingvanoj. Sed
tio ne funkcias. Kelkaj ideanoj en SCE kontrauas, ke oni skribu chi tie pri
aliaj temoj krom Esperanto. Praktike, SCE funkcias nur por 1a) - por ideaj
lingvanoj. Oni skribas plejparte en kaj pri Esperanto.

Tial, por kontentigi chies bezonojn, necesus krei ankorau du forumojn. Tiam
neniu ghenus SCE-anojn per alilingvaj au aliideaj mesaghoj. Tiaj SCE restus
loko por E-aktivistoj, batalantaj por tutmondigi Esperanton. Kiuj ankorau ne
scias Esperanton, sed interesighas pri ghi, povos diskuti ekzemple en
<humanities.language.esperanto>, kaj kiuj volas babili en Esperanto pri
politiko, komputiloj, flirto k.a., skribos en <talk.esperanto>. (Ja estas
multe da E-parolantoj, kiuj volus korespondi rete en Esperanto pri diversaj
temoj, sed ili ne deziras partopreni SCE pro ghia specialeco). Ech se nun -
pro objektivaj kaj subjektivaj kauzoj - tia dissplitigho ne estas reala, iam
ghi nepre devas okazi. (20.11.99)