Maljusta justeco

Kiam oni priparolas "tutmondighon" kaj kontraston inter richaj kaj malrichaj
landoj, ofte aperas proponoj, ke richaj landoj fordonu parton de siaj
richajhoj al la malrichaj landoj, por ke chiuj landoj estu egale richaj (au
egale malrichaj). Sed tiel oni ne solvos la problemon de malricheco. Kial
iuj landoj (ekzemple, europaj) estas richaj? Tio estas rezultato de ilia
alta kulturo, de laboremo kaj ordemo de iliaj popoloj. Per aliaj vortoj,
ilia materia richeco estas rezultato de ilia richeco spirita. Fine de la dua
Mondmilito Germanio kaj Japanio estis plene detruitaj, sed ili mirinde
rapide restarighis kaj farighis ankorau pli potencaj. Ankau Sovetunio rapide
kuracis siajn vundojn, char en ghi regis ordo. Nun Rusio travivas unikan
krizon, ghia ekonomio preskau plene ruinighis. Kial? Okazis neniu granda
milito, neniu natura kataklismo. Sola kauzo de la krizo estas stulteco de
rusiaj registoj. Kaj dum Rusion regas kretenoj, nenia mono helpos al ghi.
Tio rilatas ankau al aliaj malrichaj landoj. Se ili volas plirichighi, ili
devas plisaghighi. Neniuokaze ili devas postuli, ke richaj landoj fordonu al
ili parton de siaj richajhoj. Tiaj agoj devas esti bonvolaj kaj ne tro
grandaj. Mi subtenas chiajn humanitarajn kampanjojn. Oni povas kaj devas
helpi dum katastrofoj, epidemioj, malsato. Sed postuli plenan disdividon de
la richajhoj, kiel proponis fama heroo de rusa literaturajho "Hunda koro"
Sharikov, estas danghere, kaj tia "justa" disdivido estus tre maljusta. Iuj
speciale kultas en malrichaj popoloj senton de ofendo kaj jhaluzo kontrau
richaj popoloj. Iuj disvastigas malghustan opinion, ke richeco de Europo kaj
Norda Ameriko bazighas sur shtelado kaj ekspluatado de la "tria mondo".
Kultado de tiaj mensogaj kaj fiaj ideoj finfine povas konduki al tutmonda
interrasa milito.
Materia helpado estas preskau chiam ne efika. Multe pli efika estas helpado
intelekta: per teknologio, instruistoj, specialistoj ktp (alia afero, ke ne
chiuj shatas lerni). Sed plej efika estas helpado ideologia: per noblaj
homaranismaj ideoj, per humanisma filozofio. Kaj, eble, plej potenca helpado
al chiuj malrichaj landoj estus disvastigo de Esperanto. La internacia
lingvo kun sia altega interna ideo plibonigos la homojn kaj reunuigos tiujn
popolojn kun la cetera homaro. Jen al kiuj konkludoj devus venigi diskutado
pri "tutmondigho". Bedaurinde, ni legis en la rezolucio de la Berlina UK nur
banalajn konstatojn, ech sen mencio pri Esperanto, kiu povas evitigi
estontajn militojn... (14.08.99)

N.G.