Malagrabla temo (Simono)

Kiam Simono aperos en <talk.politics.esperanto> por shpruci tie sian venenon
(ne estu duboj, ke li tie aperos, char peni bremsi disvastighon de Esperanto
estas lia misio), iuj homoj eble diros: "Ni vidas, ke ech inter
esperantistoj forestas unueco rilate ilian lingvon. Iuj esperantistoj
opinias, ke Esperanto ne estas tauga lingvo. Do, ni pli bone atendu kaj ne
lernu ilian lingvon ghis ili interklarigos tiun problemon". En tiu okazo ni
diru: "Estimataj damoj kaj sinjoroj! La sinjoro, kiu chi tie predikas
kontrau Esperanto, vere scias Esperanton kaj ech praktikas ghin por sia
amuzo. Sed li tute ne estas esperantisto; liaj idealoj tute kontrauas kun la
esperantismo. Do, ni tute ne respondecas pro liaj privataj frenezajhoj.
Inter chiuj esperantistoj regas plena unueco: chiuj esperantistoj amas
Esperanton kaj scias, ke ghi estas perfekta kandidato por ighi internacia
lingvo". Jen kial gravas modifi signifon de la vorto "esperantisto"; tio
necesas, por ke neniu kontraubatalu Esperanton sin maskante per titolo
"esperantisto". Chiu batalanto devas havi ne nur glavon, sed ankau shildon;
ne nur ataki, sed ankau povi sin defendi. E-movado devas ne nur aktive
disvastighi, sed ankau povi konservi unuecon en siaj vicoj. En alia okazo,
internaj malamikoj agados kontrau Esperanto je nomo de esperantistoj,
konfuzante eksteran publikon kaj farante eraran impreson, ke inter
esperantistoj chiam okazas nur kvereloj kaj valoreco de Esperanto estas
dubinda. Feliche, ke Simono jam tiel klare montris sian kontrauesperantecon,
ke ech liaj antauaj amikoj ekdisputis kun li. Li mem metis sin ekster
esperantistaron. Fenomeno de Simono estas vere tre unika. Kiel inteligenta
homo, li ne povas ne scii, ke komuna lingvo alportos grandan utilon al la
homaro. Li ne povas ne scii, ke Esperanto estas plej tauga kandidato por tiu
rolo, ke ghi estas viva, richa, facila kaj bela lingvo. Ghi havas ne
"rudimentan", sed tre grandan literaturon. Ghi estas lingvo de kulturo kaj
paco. Esperanto estas miraklo, kiu povas kaj devas unuigi chiujn homojn de
bona volo. Chion tion Simono ne povas ne scii, kaj tamen li per chiuj fortoj
kontraubatalas Esperanton. Fakte, li agadas kontrau la homaro, kontrau paco
kaj progreso. Kio devigas lin plenumi tiun malluman laboron? Kiu forto
obsedas lin? (10.08.99)

N.G.