Создать франшизу под ключ цена — Открой магазин запчастей на популярной франшизе сегодня (doingbiz.ru)

Lingva polico en rusiaj E-tendaroj

Temas pri tre malutila batalado kontrau t.n. "krokodiloj". Organizantoj de
E-aranghoj penadas, ke chiam chio okazu nur en Esperanto. Por tio oni
elpensis iun lingvan policon, kiu monpunas tendaranojn pro uzo de ilia
gepatra lingvo. Tiel esperantistoj faras fatalan eraron. Ili opinias, ke
Esperanto estas nur lingvo, sed envere, certe, ghi estas movado por
Homaranismo. Por esti bona esperantisto, tute ne sufichas flue paroli en
Esperanto. Tial tute forestas senco persekuti tiujn, kiuj ankorau scias ghin
ne perfekte. Kiam oni aranghas E-tendarojn, precipe kiam temas pri enlandaj
aranghoj, oni devas permesi uzi gepatran lingvon. Eble, ideala proporcio
estas 1:1. Nur tiel oni altiros novajn adeptojn. Malpermesi en E-tendaro
gepatran lingvon estas ekstremismo, kiu konstruas muron inter esperantistoj
kaj iliaj samnacianoj. Kiu elpensis tian ordon? Supozeble, tiuj, kiuj vidas
en Esperanto nur lingvon, kiuj mem ne sentas en si "Internan ideon". Pro tia
eraro suferas precipe rusia E-movado. Chu same statas en aliaj landoj, mi ne
sufiche scias. Chiuj ni scias, ke E-movado en Rusio estas tute ne tia, kia
ghi devus esti en tia granda kaj grava lando, naskighejo de Esperanto. Chiuj
memoras, ke ghis antau nelonge en Rusio ekzistis du landaj E-asocioj, kiuj
malkonkordis pro ambicioj. Certe, se inter esperantistoj estus pli da
homaranistoj, tiaj problemoj ne ekzistus. Shlosilo por progreso de Esperanto
en Rusio estas en renasko de Homaranisma etoso. Rusa popolo entute estas tre
humana, tre multaj rusianoj estas pretaj subteni Nov-Epokan Doktrinon. Do,
oni chesigu stultajn ludojn kun "verda polico". Oni ligu E-movadon kun
diversaj lum-serchantaj movadoj, konatigu ilin kun Esperanto kaj, siavice,
akceptu de ili spiritajn sciojn. Eble, valoras okazigi komunajn kongresojn,
tendarojn kun vegetaranoj, joganoj, rerihhanoj, kosmologianoj ktp. Certe,
multaj oponos tiun chi opinion, sed mi estas konvinkita pri ghia praveco. Mi
sendas tiun chi mesaghon al kelkaj partoprenontoj de baldaua OkSEJT - plej
granda rusia E-tendaro. (20.06.99)

N.G.