Kora kunlaboro - racia
amikeco
Oni povas demandi - por kio estas necesa la nova forumo
<humanities.language.esperanto>, se jam ekzistas
multnombraj anglalingvaj
sajtoj pri Esperanto? Jes, tiuj sajtoj estas bonega helpilo por
lerni la
internacian lingvon kaj ekscii multon pri ghia historio, E-movado
ktp. Sed
sola informado ne sufichas. Informado donas ion al racio, sed
nenion al
koro. Por ke la homoj ekbrulu pri la ideo de Esperanto, necesas
viva
interkomunikado. "Kio venas de koro, venas al koro". Ne
malvarmaj
lernolibroj, sed varma amikeco kun aliaj esperantistoj faros el
la homoj -
entuziastojn. Finfine, lernado de Esperanto ne estas memcelo;
celo de
Esperanto estas amikeco. Kaj kia amikeco povas okazi pere de
mutaj WWW-ejoj?
Krom chio, che chiu nova homo chiam aperas diversaj demandoj pri
Esperanto,
kiujn povas respondi nur viva instruisto.
Iuj fantastikistoj supozas, ke en estontaj lernejoj anstatau
instruistoj
funkcios robotoj au komputiloj. Ne, neniam. Inter reala
instruisto kaj
lernantoj okazas ne nur simpla intershanghado de informoj, sed
ankau
intershanghado de sentoj; instrui signifas ne nur transdoni
scion, sed ankau
kredon. Efika instruado chiam okazas ne nur direkte al racio de
la lernanto,
sed ankau al koro. Tiel same estos en HLE.
Do, en nia nova forumo ni ne nur kunlaboros por disvastigado de
la tuthomara
lingvo, sed ankau amikos. Kunlaboro sen amikeco estas enua, sed
amikeco sen
kunlaboro estas sensenca. En multaj uz-retaj forumoj oni simple
amikas,
senchese babilante pri bagateloj. Tia senracia amikeco alportas
nenian
utilon.
De alia flanko, ankau tro seriozaj forumoj estas forpushaj. Ech
se oni faras
vere utilan laboron, oni ne devas ignori emocian flankon de la
afero. Chio
devas esti farata kun amo. Senkora kunlaboro estas malgaja kaj
laciga.
Multaj rusiaj esperantistoj estas tro seriozaj, tro gravaj en sia
propra
imago. Ili ne volas krei ech dissendoliston por amikeco,
opiniante ghin
bagatela okupo. Mankas che ili anima varmo, forestas emo diri unu
al la alia
afablajn, korajn vortojn. Sed chu multon eblas atingi, ne amante
unu la
alian?
Tute simile, iuj partoprenantoj de SCE scipovas nek amiki, nek
kunlabori.
Iuj konstante kverelas, aliaj majstre kapablas detrui laboron de
aliaj. Tial
tute ne mirinde, ke tiuj personoj, misuzantaj Esperanton,
renkontis la
proponon krei HLE malvarme. Che iuj mankas racio, che iuj mankas
koro - tute
normala afero. La novan freshan ideon pli amike renkontis
neesperantistoj
kun sanaj racio kaj koro. Kaj ili estos plej aktivaj kaj plej
perspektivaj
partoprenantoj de HLE.
<Humanities.language.esperanto> ekzistos por kora kunlaboro
kaj racia
amikeco. (18.08.99)
N.G.