Konsumado - celo au rimedo?
Komunismo ne instruas malrichecon. Malricheco estas malbona,
char malricha
homo ne povas kontentigi siajn korpajn kaj animajn bezonojn. Chiu
homo devas
havi hejmon, bonan, sanigan manghon, bone salajratan laboron ktp.
Komunismo,
fakte, instruas chies richecon. Sed richeco ne devas esti celo de
unuopa
homo au de tuta socio. Materia bonstato estas nur necesa ilo por
ke homoj
povu atingi sukcesojn en pli superaj sferoj de sia agado,
ekzemple en
scienco, moralo, socia aktiveco. Kiam Komunista Partio de Soveta
proklamis
materian bonstaton kiel celon, tiam en ghin amase ekpenetris
karieruloj kaj
aliaj senideaj pseudokomunistoj. Tio estis erara vojo. Homoj
vivas ne por
manghi, sed manghas por vivi. Produktado de varoj kaj teknika
progreso estas
necesaj nur kiel instrumentoj por morala perfektigado de la
homaro. Pri tio
jam pensas kaj skribas chiuj eminentaj verkistoj, politikistoj,
sciencistoj,
tiu problemaro estas vaste debatata en diversaj simpozioj. Chiuj
venas al
komuna konkludo: la homaro devas urghe reorienti sian evoluon kaj
akcepti
novajn viv-valorajhojn. Fakte (kaj tio estas neevitebla), multaj
ech
okcidentaj pensuloj agnoskas kernan justecon de socialismo kaj
komunismo.
Kapitalismo estas senidea socio, en kiu chiu homo vivas por si
mem. En
kapitalismo okazas kruela batalado inter homoj, char chiu deziras
esti
richa; kiu ne estos sufiche lerta en tiu batalo, tiu povas fali
en ekstreman
mizeron. Grandega distanco inter richeco de unuj kaj malricheco
de aliaj
faras samlandanojn malamikoj. Kiam mono estas sola idealo, tiam
validas
legho "homo homini lupus est". Krom tio, kapitalisma
ordo neeviteble
kondukas al pli kaj pli granda produktado, kio damaghas naturon.
USA
produktas pli ol duonon da mediaj malpurajhoj. Se multaj aliaj
landoj
proksimighos al tia nivelo, tiam sur la planedo ne restos fresha
aero, pura
akvo ktp. Sed se oni tutmonde akceptos moralajn prioritatojn,
tiam multaj
problemoj estos facile solveblaj. Mi estas konvinkita, ke devas
ekzisti
tutmonda shtato, tutmonda socialismo, tutmonda moralo, tutmonda
lingvo. Chio
tio ne estas evitebla, demando estas nur, chu la homoj estos
sufiche raciaj
por baldau kompreni tion, au ili ankorau devas travivi diversajn
kataklismojn, ekologian katastrofon au novan mondmiliton, por
finfine
plisaghighi? (02.10.99)
N.G.