Kiu estas esperantisto?

Lau Bulonja Deklaracio, esperantisto estas nomata chiu persono, kiu scias
kaj uzas lingvon Esperanto, tute egale por kia celo. Tiu difino estis
akceptita en tre malfacila kaj necerta tempo, kiam E-movado estis ankorau
tre malforta. Nun tiu difino alportas kelkajn maloportunajhojn kaj kondukas
al absurdo. Multaj idistoj scias Esperanton kaj uzas ghin por propagandi
Idon; chu ili estas esperantistoj? Certe, ne. Ekzistas ech tiaj personoj,
kiuj lernis Esperanton por kontraubatali ghin; chu ili estas esperantistoj?
Diri "jes" estus absurde. Oni ne povas esti esperantisto kaj
kontrauesperantisto samtempe. Tial la difino de la vorto "esperantisto"
postulas shanghon.

Mi prezentas novan difinon: ESPERANTISTO ESTAS PERSONO, KIU SCIAS LINGVON
ESPERANTO KAJ VOLAS, KE TIU LINGVO IGHU INTERNACIA.
Kiel vi vidas, en tiu nova difino estas nenio "mistika". Ghi estas tre trafa
kaj akceptebla por chiuj, escepte de pseudoesperantistoj, kiuj sin maskas
per E-scio.

Nun ni analizu agadon de la fama persono, kiun oni opinias eminenta
esperantisto, sed kiu chie kaj chiam kritikas Esperanton, insultas
esperantistojn kaj chiel montras malestimon al E-movado. Li ne kashas sian
opinion, ke Esperanto ne estas tauga kandidato por internacia lingvo. Do,
chu li estas esperantisto? Ne. Li estas malamiko de Esperanto, kaj ju pli
multaj el ni tion komprenos, des malpli grandan malbonon li povos fari al
nia afero. Se tiu persono tre ofendighos al ni pro tia konstato, se li volas
esti nomata esperantisto - tiam li bonvolu agadi alimaniere.

Inter veraj esperantistoj - veraj kunbatalantoj - ne povas okazi iuj
kvereloj. Se iaj kvereloj tamen okazas, tio montras, ke iu el la kverelantoj
(au ambau) devojighis de vera esperantismo. Se ni firme tenos nin chirkau la
idealoj de esperantismo, inter ni chiam regos amo kaj konkordo, kaj E-movado
rapide kaj sukcese disvolvighos.

Iuj proponas por personoj, subtenantaj idealojn de esperantismo, uzi vorton
"esperantismanoj". La vorto "esperantismano" estas tute nenecesa, char
"-ismano" egalas al "-isto". Iom sherce eblas diri: inter "esperantisto" kaj
"esperantismano" estas sama diferenco kiel inter "entuziasto" kaj
"entuziasmulo".

Jen por plena dialektiko ankorau tri novaj difinoj:
MALESPERANTISTO ESTAS PERSONO, KIU SCIAS LINGVON ESPERANTO, SED KIU NE
VOLAS, KE TIU LINGVO IGHU INTERNACIA.
ESPERANTEMULO ESTAS PERSONO, KIU NE SCIAS LINGVON ESPERANTO, SED KIU VOLAS,
KE TIU LINGVO IGHU INTERNACIA.
MALESPERANTEMULO ESTAS PERSONO, KIU NE SCIAS LINGVON ESPERANTO KAJ NE VOLAS,
KE TIU LINGVO IGHU INTERNACIA.
Tia dialektika klasifiko helpus al ni fari ordon en tiu problemo. (09.08.99)

N.G.