Kio estas homo?

Vera scienco devas iri brak-che-brake kun humaneco. Ghis nun scienco evoluas
sendepende de moralo, kaj fakte dank'al la malhumana scienco la vivo sur
tero pli kaj pli inferighas. (11.07.99)

Homoj, kiuj malbone kondutas, estas pli proksimaj al besta stato de sia
konscio, sed kiuj bone kondutas, tiuj estas pli proksimaj al anghela stato.
Kaj kiam la homo sufiche "anghelighos", li povos ekhavi iujn novajn
kapablojn, ekzemple antauvidi estontajn eventojn au kuraci per mantusho au
ion similan.

Ekzistas miloj da homoj, kiuj travivis klinikan morton. Reveninte al la
vivo, ili rakontas pri preskau samaj travivajhoj. Ili rakontas pri sia
vojagho al spirita mondo tra ia tunelo kaj renkontighoj kun aliaj spiritoj.
Tiaj homoj ne plu timas la morton, char ili scias, ke morto ne signifas
finon de la ekzistado. Mortinte, "vera" homo forjhetas sian korpon kiel
foruzitan veston. Post pli malpli longa periodo lia spirito denove
enkarnighas sur tero, por daurigi sian evoluon. Intershanghado de dormo kaj
maldormo estas perfekta modelo de tio. Alia racia klarigo de la morto ne
ekzistas.

Ekzistas multaj homoj, kiuj pro traumo subite ekparolas neniam lernitajn
lingvojn - ofte en iu malnova dialekto, kiun jam neniu uzas. Ekzistas
infanoj, kiuj rakontas sian antauan vivon en chiuj detaloj. Memoro pri
antauaj vivoj estas kashita profunde en konscio de chiu el ni. Iam chiu homo
rememoros chion. (13.07.99)

Spiritistoj-esperantistoj kredas, ke spirito de Zamenhof jam naskighis kun
misio krei komunan lingvon al la homaro. Li naskighis ghuste en tiu epoko
kaj en tiu loko, kie tio estis ebla. Eble, fino de XIX-a jarcento estis sole
ebla tempo por naskigho de internacia lingvo. Tiam homoj estis jam sufiche
kleraj, sed ankorau tre naivaj kaj idealismaj. Mondmilitoj frakasis tiun
naivecon. Nun inventi internacian lingvon ne eblas, char plimulto estas
cinikuloj kaj priridos la aferon. (Pli ghuste - inventi ja eblas, sed vivigi
ghin - ne) (30.07.99)

Revo pri pli bona estonteco ne estas songho. Ghi estas vekigho de la nuna
koshmaro, kauzata de bestohomoj. Nun la bestohomoj estas ankorau multnomraj
kaj fortaj, kaj iujn malfortajn korulojn ili sukcesas kredigi pri vaneco de
chia idealisma revado. Sed baldau ilia tempo finighos, Esperanto unuigos la
homaron, kaj Homaranismo estos tutmonda filozofio, kaj chiuj homoj estos
fratoj. (01.08.99)

Mi estas konvinkita, ke vera Esperantisto estas tiu, kiu sentas la "internan
ideon" de Esperanto. Chiujn aliajn mi nomas E-parolantoj. Esperantistoj
devas pli ofte relegi paroladojn de Zamenhof. Ni devas reveni al niaj
"radikoj", char en la komenco E-movado estis elstare luma, vigla kaj
evolukapabla. Nur poste, kiam plej bonaj Esperantistoj estis ekstermitaj kaj
aperis multe da malvarmsangaj E-parolantoj, nia afero komencis stagni. Ni
renasku la Zamenhofan idearon, ni reshaltu originan lumon de Esperanto. Nur
tiel ghi povas allogi plej bonajn homojn, nur tiel ghi konkeros milojn da
novaj varmegaj koroj. (03.08.99)

N.G.