Kiel "plibonigi"
pronomojn?
Tio estas skizo el mia arkivo (ne tre serioza):
Kial personaj pronomoj finighas per -i? Zamenhof uzis kiel
modelon rusajn
"ty", "my", germanan "sie", anglajn
"he", "she". Sed -i estas verba finajho!
Pli logike estus, se la personaj pronomoj finighus per -o: mo,
vo, lo, sho,
gho. Anstatau "ni" estus "moj", anstatau
"ili" - "loj", "ghoj" au
"shoj".
Anstatau "vi" estus du pronomoj: "vo"
(singulare) kaj "voj" (plurale).
Akuzative: mon, von, lon, shon, ghon; mojn, vojn, lojn, shojn,
ghojn.
Posedaj pronomoj, nature, aspektus tiel: ma, va, la, sha, gha;
moja (= nia),
voja, loja, ghoja*, shoja.
(*bedaurinde, vorto "ghoja" ekhavus du signifojn)
Pli mallongaj formoj de la posedaj pronomoj estus pli oportunaj,
kaj simile
povus mallongighi ankau tabelpronomoj. Tion antauvidis jam
Zamenhof mem. Li
proponis ellasi literon "i" kaj anstataui ghin per
apostrofo ('), skribante:
k'u, k'a, k'e (citajho lau Kalocsay: "Tutmonda sonoro",
pagho 566).
Do, lau ideo de Zamenhof mem, tabelpronomoj povus aspekti tiel:
k'a, k'al, k'am, k'e, k'el, k'es, k'o, k'om, k'u;
t'a, t'al, t'am, t'e, t'el, t'es, t'o, t'om, t'u;
'a, 'al, 'am, 'e, 'el, 'es, 'o, 'om, 'u;
ch'a, ch'al, ch'am, ch'e, ch'el, ch'es, ch'o, ch'om, ch'u;
nen'a, nen'al, nen'am, nen'e, nen'el, nen'es, nen'o, nen'om,
nen'u.
Au ech tiel:
ka, kal, kam, k'e, kel, kes, ko, kom, ku;
ta, tal, tam, te, tel, tes, to, tom, tu;
a, 'al, am, e, 'el, es, o, om, u;
cha, chal, cham, ch'e, chel, ches, cho, chom, ch'u;
nena, nenal, nenam, nene, nenel, nenes, neno, nenom, nenu.
Mi longe teoriumis tiamaniere, sed poste mi venis al konkludo, ke
oni ne
povas kaj nepre ne devas shanghi ion en bazo de Esperanto. Unueco
de
esperantistoj estas supera valorajho. Stultaj shanghoj havas
nenian shancon
realighi, sed bonaj shanghoj estas tre dangheraj, char ili povus
kauzi
skismon. Do, prefere Esperanto restu senshangha! (01.08.99)
N.G.