Kial aperis Ido?

Kial aperis Ido? Ne estus ghuste supozi, ke la naskighon de Ido kauzis
malkontento pri iuj konkretaj gramatikeroj de Esperanto. La autoro de Ido,
Louis de Beaufront, estis en la komencaj 20 jaroj (1888-1908) tre aktiva
esperantisto; li estis autoro de pluraj lernolibroj de Esperanto kaj en 1894
li estis kontrau reformoj en Esperanto. Kial do en 1908 Beaufront "subite"
tiel ekbezonis reformojn, ke li ech proponis novan lingvon, dezirante detrui
E-movadon? La kauzo estis tio, ke Beaufront estis (lau mia terminologio)
senkora raciulo, t.e. tipa simonoido. Lin tute kontentigis Esperanto kiel
lingvo, sed li volis, ke Esperanto restu nur lingvo kaj nenio pli. La agado
de Zamenhof (kora raciulo) pli kaj pli malplachis al li. Beaufront pensis:
"Nia Majstro frenezighas. Li volas ligi Esperanton, kiu estas ne pli ol
instrumento por internacia komunikado, kun iu stranga filozofio,
neakceptebla por chiuj seriozaj homoj. Ech pli, Zamenhof volas iniciati ian
novan religion, kio plene ruinigos kaj por chiam ridindigos la tutan aferon
de internacia lingvo. Mi devas chesigi tion, proponinte alian lingvon, kiu
estos NUR lingvo kaj ne iu aldonajho al idealisma deliro". Jen chefa kauzo
de Ido-skismo, sed tute ne "-oj", "kaj" ktp. Post la apero de Ido al ghi
transiris multe da senkoraj raciuloj; koraj raciuloj kaj koraj senraciuloj
restis fidelaj al Esperanto. Pluaj eventoj pruvis pravecon de Zamenhof. La
"Interna ideo" estis garantio de solidareco kaj unueco de esperantistoj, dum
Ido, ne havante ian idean kernon, ofte estis skuata de skismoj kaj ghis nun
apenau vegetas. En nia tempo "senkoraj raciuloj" ne plu ligas siajn esperojn
kun Ido, kiu estis kreita speciale por tiaj kiel ili. Ili denove partoprenas
E-movadon, sed ilia celo nun estas ignori la "Internan Ideon". Fakte ili
estas ne zamenhofanoj, sed beaufrontanoj. Perfekta solvo estus, se ili
agadus en Ido-movado; kaj aliflanke, ke koraj idistoj transiru al Esperanto.
Tian solvon diktas respekto al Zamenhof, char Esperanto estas frukto ne nur
de lia genia racio, sed ankau de lia sankta koro. E-lingvaj simonoidoj
chiutage perfidas Zamenhofon. Tamen, ili ne deziras transiri al Ido, char
ili bonege konscias, ke konstrui ion pozitivan ili ne kapablas; ili kapablas
nur paraziti sur Esperanto, semante en ghi kverelojn kaj bremsante ghian
progreson... (07.09.99)

N.G.