Karma-Jogo

"Nia devo estas helpi al aliaj, farante bonon al la mondo. Se vi demandos -
pro kio ni devas helpi al la mondo? Respondo - al la mondo ni helpas nur
image, fakte ni helpas al ni mem."

"Mizerulo, al kiu ni helpis, ne estas shulda al ni. Ni chiuj estas shuldaj
al li, char li donis al ni eblecon elmontri nian bonkorecon."

"Ni faru bonon pro tio, ke estas bone fari bonon. Tiu, kiu faras bonon nur
por atingi chielon, ligas sin, - diras Karma-Jogo. Chiu laboro, kiu enhavas
ech iom da profitemo, ne liberigas, enchenigas nin."

"Saman celon - liberecon - oni povas atingi lau kvar diversaj vojoj - laboro
(Karma-Jogo), amo (Bhakti-Jogo), psihhologio (Ragha-Jogo) kaj scioj
(Jhnani-Jogo).

"Karma-Jogo estas sistemo por atingi liberecon tra malprofitemo kaj
abnegacio. Karma-jogano ne devas kredi al iu dogmo. Li povas ech ne kredi
Dion, ne pensi pri sia animo."

"Ech se homo ne konas filozofion, kredas je neniu dio kaj neniam estas
preghinta, li povas atingi saman staton, kian atingas religia homo per
preghoj kaj filozofio per scioj - li atingas ghin per simpla forto de bonaj
laboroj."

"Plej bone laboras tiu, kiu laboras tute sen profito - ne por mono, gloro au
io alia; kaj, se iu homo atingos tion, li ighos Budho."

Svami Vivekananda "Karma-Jogo" (10.07.99)