Homaj rajtoj kaj civilaj
liberecoj
Kep Enderby, prezidanto de UEA, skribis: "UEA povus pli
ol nun diskonighi en
la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj civilaj
liberecoj,
anstatau la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA ighus asocio
por la
homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus
disvastigi
Esperanton pli forte ol nun pere de chefa pledo pri homaj rajtoj
au, se vi
preferas, civilaj liberecoj. Tion mi sugestas."
La penso, ke esperantistoj neniam popularigos Esperanton,
reklamante ghin
kiel nur LINGVON, estas absolute ghusta. Bedaurinde, plimulto da
homoj NE
sentas bezonon pri internacia neutrala lingvo. Iujn tute
kontentigas uzado
de sia propra lingvo, aliaj konsideras anglan lingvon kiel
internacian,
triaj lernas plurajn lingvojn, ktp. Tamen multaj, tre multaj
homoj sentas
bezonon pri iu komuna IDEO, kiu povus unuigi chiujn ne nur
lingve, sed ankau
kore. Se esperantistoj sukcesos formuli la bezonatan ideon, ili
povos
kolekti sub sia standardo ne nur samLINGVanojn, sed ankau
samIDEanojn.
Kep Enderby proponas akcepti "homajn rajtojn" kaj
"civilajn liberecojn" kiel
kromlingvajn celojn de UEA. "Rajtoj" kaj
"liberecoj" estas, certe, nobla
slogano; sed ili estas nur unu finajho de bastono. Alia finajho
de la
bastono estas "devoj" kaj "disciplino".
Rajtoj kaj liberecoj ne devas esti
absolutaj; ili kondukus al anarhhio kaj hhaoso. En multaj socioj
la homoj
jam havas TRO da rajtoj kaj liberecoj, kaj pli aktualas tasko
apeli al devoj
kaj disciplino. "Internacia Amnestio" ne chiam pravas.
Bedaurinde, ofte ghi
defendas krimulojn kontrau justa puno. Se ni ligus E-movadon nur
kun unu
ekstremajho de la dialektika duo, ni farus eraron. Povos estighi
tia
situacio, ke narkomanoj, pornoaferistoj, kontrabandististoj,
murdistoj,
trafinte en la manojn de justico, komencos lerni Esperanton,
esperante pri
defendo flanke de "samideanoj". Populareco en
malliberejoj ne utilus por
Esperanto.
Se ni deziras ligi Esperanton kun ia alta ideo, eble valoras
serchi ion
alian. Kial ne reveni al la idearo de la plej granda saghulo de
XIXa
jarcento - Ludoviko Zamenhof? Estas ghuste li, kiu en sia koro
chiam asociis
Esperanton kun homfratiga doktrino - Homaranismo. Oficiale
esperantismo kaj
homaranismo ne estis ligitaj, char antau 100 jaroj, same kiel
nun, inter la
esperantistoj trovighis multe da personoj, malamikaj au
indiferentaj al
humanismo. Sed eble nun ni devus fari tion. Ech se ni perdos iom
da
samlingvanoj kun malvarma koro, kompense ni akiros milionojn da
senkompare
pli valoraj samideanoj. La homaro lacighis de militoj. Ia komuna
paciga
ideologio estas urgha neceso. Zamenhof estis geniulo ne nur
koncerne la
lingvon, sed ankau koncerne filozofion. Ni akceptu liajn
testamentojn,
launecese kompletigante nian novan ideologion per ideoj de aliaj
elstaraj
humanistoj de XXa jarcento kiel Martinus, Roerich, Abdul Baha,
Mahatma
Gandhi kaj multaj aliaj. Esperanto povus farighi internacia
lingvo de chiuj
humanistoj. Shajnas, ke tio estus pli konvena vojo al ghia
progreso kaj
venko. (03.09.99)
N.G.