Homa korpo, Laboro, Nova forumo...

Jerry Muelver: "Kun uzo hormonoj viroj povus mamnutri".
Homa - vira kaj virina - korpo estas kreita perfekte. Sed intelekto de
nuntempaj homoj ankorau ne lasas ekkonscii tion. Anstatau shati kaj studi
sian propran organismon, iuj "raciuloj" proponas rekonstrui, reformi ghin
lau siaj stultaj ideoj. Iu Frankenklivo chi tie jam proponis modifi genojn
de homo por kuraci iujn malsanojn (kvankam vivo lau naturaj leghoj per si
mem evitigas chiujn malsanojn). Nu, la "raciuloj" jam sukcesis detrui
grandan parton de Tera naturo, venenigi riverojn kaj aeron, ekstermi
arbarojn kaj animalojn. Nun ili estas pretaj similmaniere shanghi homojn
mem, produktante monstrojn. Tio estas natura sekvo de ilia sendia, malhumana
filozofio. (04.08.99)

(Pri fizika laboro) Kiel homoj dum jarmiloj laboris, tiel ankau plue ili
devas labori: propramane haki arbojn, propramane konstrui lignan domon,
planti arbojn kaj prizorgi ghardenon, akvumi ghin, kolekti fruktojn ktp.
Chia laboro, kiu faras ghojon, devas resti, ech se mashinoj povus fari ghin
pli rapide. Chu vi volas, ke chion tion faru robotoj? Ve, tia vivo estus tre
enua... (05.08.99)

Se kredanto "konstatas", ke Dio ne ekzistas, li ne plu estas kredanto. Se
komunisto "konstatas", ke komunismo estas erara, li ne plu estas komunisto.
Se esperantisto "konstatas", ke Esperanto ne taugas, li ne plu estas
esperantisto. (10.08.99)

...Kiam homo renkontas pli malsaghan ol li, li facile vidas tion. Sed kiam
homo renkontas pli saghan, tiam komencighas miskomprenoj. Kutime homo ne
kapablas rekoni saghon pli grandan ol lia propra. Tial li nomas la
renkontiton "frenezulo", "mensmalsanulo", "vilagha idioto" ktp.
Chiu genia iniciato komence shajnas "freneza". Tiel okazis absolute kun
chiuj malkovroj, ideoj ktp. Sciencistoj scias, ke nova teorio plej vershajne
ne estas vera, se ghi ne aspektas "freneze". Ankau mia ideo krei specialan
forumon por propagandi Esperanton al iuj shajnas freneza... (16.08.99)

En virtuala forumo ne sufichas nur instrui la lingvon; necesas instrui ankau
la ideon. Krom lecionoj, paralelaj tekstoj, konsiloj por lernantoj, en la
anglalingva forumo devas esti ankau materialoj pri homaranismo, pri tutmonda
frateco, pri globalaj problemoj ktp - unuvorte, oni devas priparoli ideojn,
kiuj flamigas korojn kaj pro kiuj propre oni farighas esperantistoj. Tia
forumo nneniam mortus, sed kolektus pli kaj pli da partoprenantoj. Se
priparoli nur gramatikon, oni ne miru ke la grupo farighas enua kaj
disfalas. (17.08.99)

N.G.