Hom-tipoj kaj SCE

Ekzistas homoj koraj kaj ne tre koraj, raciaj kaj ne tre raciaj. Sekve, ni
ricevas kvar hom-tipojn, kiuj vicighas jene: senkoraj senraciuloj, koraj
senraciuloj, senkoraj raciuloj, koraj raciuloj.
Unua tipo estas pure barbara. Homoj de tiu tipo nek posedas grandan
intelekton, nek havas ian religian senton en sia koro. Dua tipo estas tipo
de religiuloj. Plejofte ili estas tre bonkoraj, kvietaj homoj, kun kiuj
estas agrable komunikighi kaj kunvivi. Tamen ili ne posedas grandan
intelekton kaj obeas iun neracian dogmaron. Tial tiu tipo , kiu dominis en
Mezepoko, iom post iom anstatauighis per tria hom-tipo - senkoraj raciuloj.
Tiam komencighis plej kruelaj militoj, char tiaj homoj kapablas inventi
novajn kaj novajn armilojn, sed ne havas kompaton kaj homaranisman senton.
Tiaj homoj malakceptis dogmajn religiojn, sed ne atingis superan spiritecon;
tial komencighis malluma epoko de ateismo kaj kruda materiismo, akompanata
de mon-avidemo ktp.
Homoj de tria speco ankorau ne estas plenevoluitaj homoj, kvankam ili tre
fieras per sia intelekto kaj opinias sin pintuloj. Envere tio estas nur
antaupordejo de Homa stadio. Iom post iom senkorajn raciulojn anstatauos
kvara hom-tipo - koraj raciuloj.
Teorie, chiu homo dum sia vivo devas trapasi tiujn kvar stadiojn. Sed reale
ni vidas, ke multaj haltis en sia evoluo sur tria, dua au ech sur unua
stadio. El tio sekvas plejmulto da konfliktoj. Homoj ne komprenas kaj
malestimas unuj aliajn. Ankau en SCE estas reprezentantoj de chiuj kvar
hom-tipoj kun malfacile kombineblaj karakteroj kaj mondkonceptoj.
Mi ofte mencias Atestantojn de Jehovo, char iliaj principoj, agado, etiko
tre plachas al mi. En ilia tutmonda organizajho forestas videblaj konfliktoj
kaj kvereloj, char ili chiuj apartenas al la sama (dua) hom-tipo. Tamen,
racie pensantaj homoj ne povas akcepti ilian blindan kredon al Biblio...
Ni, esperantistoj, havas mirindan donacon por la homaro - komunan lingvon.
Da ni estas ankorau malmulte, tial ni ne havas rajton perdi tempon kaj
fortojn por internaj kvereloj. Ni devas esti same solidaraj inter si kiel
Jehovistoj. Jehovistoj havas Biblion, kiu ilin unuigas, kaj ni havas pli
altan, koran kaj racian idearon - ghi do unuigu nin. Zamenhof apartenis al
kvara hom-tipo, kaj li tre bone sentis tiun idearon; li nomis ghin
Homaranismo. Ghi estas ghusta mondkoncepto, kaj tial ghi estas senfine
disvolvebla. En ghi estas absolute nenio "mistera", char ghi plene konformas
kun scienco. Ni unuighu chirkau nia "interna ideo". Sen tio ni senchese
ofendados unuj aliajn... Esperanto estas lingvo, kiu estas destinita por
homoj de kvara tipo. Kvankam tiaj homoj estas ankorau tre maloftaj, venko de
Esperanto estas garantiita, char la luma epoko, kiam dominos koraj raciuloj,
nepre venos.

SEN IDEO INTERNA
NI KVERELOS ETERNE (19.06.99)

N.G.