Fanatikismo kaj entuziasmo
Chu oni rajtas nomi konvinkitan esperantiston - fanatikulo?
Lau mia opinio -
ne. Mi mem estas konvinkita esperantisto, kaj mi opinias
Esperanton unu el
plej belaj ideoj en la mondo. Mi estas ne fanatikulo, sed
entuziasto. (Mi
uzas vorton "entuziasto", char shajnas, ke ghi estas
internacia kaj
komprenebla al chiuj, chu ne? "Entuziasto" estas pli
bela vorto, ol
"entuziasmulo", same kiel "esperantisto"
estas pli bela vorto, ol
"esperantismulo"; estas analogio inter "-ismo,
-isto" kaj "-asmo, -asto")
Entuziasto estas fervora adepto de ghusta ideo.
Fanatikulo estas fervora adepto de malghusta ideo.
S-ro P.S. korektis min: entuziasto estas arde fervora adepto, sed
fanatikulo
estas blinde fervora adepto. Sed kie estas limo inter
"arde" kaj "blinde"?
Chu ni povas diri: tiu esperantisto estas arde fervora pri
Esperanto, sed
tiu chi - blinde fervora? Certe, ne. Necesas pensi iomete logike
kaj
dialektike, sed ne esti blinde fervora pri vortaroj. Lia
miskonsulto kaj
konstanta uzado de fivorto "zeloto" pri konvinkitaj
esperantistoj havas nur
unu celon: kompromiti kaj primoki sanktan fajron de entuziasmo.
"Fajro" sanskrite estas "agni". Nova instruo
por la homaro - Agni-jogo - ne
estas kutima jogo. Ghi estas etiko de futuro. Ghi instruas, ke
chiu homo
devas ekbruligi en sia koro sanktan fajron de entuziasmo kaj amo
al aliaj
homoj. Tiajn homojn oni povas prave nomi lumaj. Kaj ju pli da
tiaj homoj
estos sur la tero, des pli baldau venos la Luma epoko. Mi volas
aldoni al
tio, ke Esperanto estas ne unusola, sed vershajne plej simpla kaj
oportuna
instrumento por ekbruligi sian koron. Mi bedauras, ke ne chiuj
esperantistoj
estas entuziastoj, ne chiuj brulas pro la belega ideo unuigi la
mondon per
komuna lingvo. Ne chiuj esperantistoj estas lumaj, iuj estas nur
simplaj
lingvo-uzantoj... (21.03.99)
N.G.