Esperanto - lingvo au ideo?

Ofte homoj malbone komprenas unu la alian pro tio, ke ili uzas vortojn kun
dueca signifo. Unu el tiaj vortoj estas "esperantisto". Lau Bulonja
Deklaracio, esperantisto estas chiu persono, kiu uzas Esperanton. Tia difino
ne tre plachas al mi; lau mi, esperantisto estas tiu persono, kiu batalas
por fari Esperanton internacia lingvo. Personojn, kiuj simple uzas
Esperanton, sed ne batalas por ghi, mi nomas simple Esperanto-uzanto au
Esperanto-parolanto.

Se oni akceptas tian vidpunkton, do ni venas al interesaj kaj paradoksaj
konkludoj. El ghi sekvas, ke ech persono, kiu ne scias Esperanton, povas
esti aktivega kaj utilega esperantisto; kaj inverse, ech persono, kiu
perfekte scias Esperanton, povas ne esti esperantisto au ech (en maloftaj
okazoj) aktiva kontrau-esperantisto.

Nun, kio estas E-kongresoj? Se ili estas kongresoj de Esperanto-parolantoj,
tiam evidente ili devas okazi en Esperanto. Sed en tiu okazo ili apenau
estas utilaj por nia afero. Uzante Esperanton, ne eblas ghin disvastigi.
Disvastigi ghin eblas nur uzante nacian lingvon. Sekve, kongresoj de
E-aktivistoj, propagandistoj (veraj esperantistoj - lau mia difino) devas
almenau parte okazi en nacia lingvo.

Ni faras fatalan eraron, kiam ni penadas disvastigi Esperanton, instruante
ghin kiel nuran lingvon. Vi chiuj scias, ke multaj homoj volonte alighas al
E-rondetoj, char ilin allogas la belega, ghusta ideo pri tutmonda artefarita
lingvo. La novuloj subtenas tiun ideon kaj deziras ighi veraj esperantistoj,
batalantoj por tiu ideo. Kaj kion ni faras? Ni kruele detruas ilian noblan
idealismon, devigante ilin lerni la lingvon. Ni nepre deziras fari el ili
E-parolantojn, neglektante la ideon. Nature, ke plimulto rapide senrevighas
kaj foriras. Tiujn malmultajn, kiuj restas, ni ofte okupigas per infanecaj
ludoj k.s. amuzoj. Tio povas kontentigi nur tre malmultajn. Chu vi vidis
sciencistojn kaj aliajn seriozajn, gravajn, valorajn homojn en nuntempaj
E-kluboj? Certe, ili tie forestas, char ili ne volas senutile perdi tempon.

Mi dum jaroj pripensadis la problemon, kial - spite al la fakto, ke
Esperanto estas ghusta ideo - E-movado tiel malrapide progresas kaj iuloke
ech malprogresas. Mi kredas, ke mi trovis la solvon, kvankam miaj konkludoj
shajnas nekutimaj kaj unuavide "dangheraj" kaj malakceptindaj.

Chefa obstaklo por disvastigho de Esperanto estas nia lingva ekstremismo. Ni
devas turnighi vizaghe al nia popolo. Esperanton ni devas uzi nur kun
alinacianoj. Ni ne postulu, ke chiu, kiu volas alighi al E-klubo, lernu
Esperanton. Konsentu, ke plimulto da homoj malofte renkontas
eksterlandanojn, tial ili praktike ne tre bezonas internacian lingvon.
Gravas, ke la homo teorie subtenu la ideon tutmondigi Esperanton. Ech ne
sciante (au malbone sciante) Esperanton, iuj klubanoj povas esti tre aktivaj
kaj utilaj por la movado. La lingvo estas nur formo, sed la ideo estas
enhavo. Enhavo estas chiam pli grava, ol formo.

Esperanto estas tiom facila, ke lerni ghin povas ech stultuloj. Por ni estus
pli utile kolekti chirkau ni saghulojn, ol E-parolantajn malsaghulojn. En
chiuj diskutoj gravas ne lingvo, en kiu ili okazas, sed enhavo. Ofte sagha
homo, kiu ne scias Esperanton, eldiras pri nia lingvo kaj kiel progresigi
ghin, pli saghan opinion, ol E-parolantoj. Tial mi opinias, ke kongresoj de
Esperantistoj (sed ne nur E