Esenco kaj estonteco de la ideo...

En sia genia verko "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia"
L.Zamenhof sisteme analizis "la sekvantajn demandojn: (1) chu lingvo
internacia estas bezona; (2) chu ghi estas ebla en principo; (3) chu
ekzistas espero, ke ghi efektive estos enkondukita praktike; (4) kiam kaj
kiamaniere tio chi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; (5) chu
nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, au ni agas ankorau blinde
kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankorau
sin teni flanke de ni, ghis "la afero klarighos"."
Chiun demandon nia Majstro pripensas tre detale, kun senriprocha logiko kaj
mirinda konvinkopovo. Li montras sin kiel elstara pensulo, kiu antauis sian
epokon je jarcentoj. Plimulto de la homaro ankorau ne venis al pripensado de
la supraj gravegaj demandoj. Ghi estis multe pli okupita per teknika
progreso, kaj pro tiu unuflankeco ghi pagis grandegan prezon. Dum tekniko
montris miraklajn sukcesojn, dum la planedo inundighis per autoj, kovrighis
per fervojoj ktp, dekoj da milionoj da homoj pereis pro freneza naciismo, do
fakte - pro dividiteco de la homaro, kauzata de diverslingveco. Kaj la sango
dauras vershighi. Tial tute ne estas garantiite, ke estonte ne okazos
ankorau unu, eble ankorau pli freneza mondmilito, kiu forvishos nin de la
tersurfaco. Karaj samideanoj, baldau ni havos bonegan eblecon helpi al
multaj homoj ekpensi pri tiu temo kaj trovi ghustajn respondojn al la
demandoj - la respondojn, kiujn donis L.Zamenhof:
   "1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan
utilon; 2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla; 3. La
enkonduko de lingvo internacia pli au malpli frue nepre kaj sendube
efektivighos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontrau tio chi; 4. Kiel
internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta; 5. Kiel
internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ghi au estos
lasita por chiam en ghia nuna formo, au en ghi estos poste faritaj iaj
shanghoj."
Ni estos atakataj de amaso da senpensaj stultuloj kaj shovinistoj, kiuj ne
volas ke oni akceptu iun alian lingvon krom ilian propran; niaj malamikoj
eble ech lernos nian lingvon por serchi en Esperanto kaj E-movado iujn
mankojn kaj ataki nin el post dorso. Ni estu pretaj ne al laudoj, sed al
plej furiozaj insultoj kaj kalumnioj. Sed nepre trovighos "lumaj" homoj,
kiuj akceptos esperantismon kun granda ghojo, portante ghin pluen, al aliaj
homoj. Legu kaj relegu la verkojn de Zamenhof por esti same firmaj kiel li! (07.08.99)

N.G.