El diversaj leteroj

Homo kiel konscia estulo DEVAS deziri progresi kaj perfektighi. Chiu
infaneto scias tion. Sen Agni-Jogo kaj sen aliaj Noblaj Doktrinoj, donitaj
de la Hierarhhio, la homaro povas perei.

Unuighon de la homaro oni atingos per lumaj ideoj, kiuj ekbruligos korojn de
la amasoj. Do, disvastigante lumajn, verajn, bonajn ideojn, ni unuigas la
homaron. Kiu deziras resti disigitaj en mallumo, kushighu en tombon.

Tiu chi forumo estas por unuigi chiujn bonajn esperantistojn, por ke ili chi
tie intershanghu siajn ideojn kaj informojn, por kune labori pri
disvastigado de Esperanto, por renaski la vivigan Internan Ideon de
Esperanto, kiu plene koincidas kun lecionoj de la Kosmaj Hierarhhoj.

Kial chion plej belan ni devas kashi ie en WWW? Kutime homoj estas tro
mallaboremaj por iri al WWW-ejoj. Des pli ke tie ili ne povas demandi pri io
nekomprenebla. Chi tie ili povas diskuti kaj ricevi respondojn. (16.10.99)

Shambala kaj ghia Nova Doktrino, kolektanta plej bonajn homojn sur chiuj
kontinentoj, estas garantio, ke nia civilizo ne pereos. Bedaurinde, multaj
stultuloj kontraubatalas ghin kaj tiel fosas tombon por la homaro.
(16.10.99)

Chiu dissendolisto estas kvazau E-klubo. Ju pli multe da E-kluboj, des pli
bone. Se iu E-dissendolisto ighos tro vigla, necesas transformi ghin je
ret-konferenco che Usenet. Tiam ghi estos jam ne "klubo", sed "asocio". Mi
revas, ke ekzistu forumo <relcom.esperanto>, partoprenebla por miloj da
retanoj. Mi kredas, ke Esperanto povas ighi populara en Rusio. Ja en Rusio
ghis nun sentighas idea vakuo. Esperantismo - nobla, romantika movado -
povas ighi kiel lumturo en mallumo por multaj miloj da homoj. (04.11.99)

Esperanto kaj spirita matureco de amasoj estas kunligitaj. Dum plimulto
restas dupiedaj animaloj, chia provo popularigi Esperanton fiaskos; ghi
estos sukcesa nur en tre maloftaj okazoj che "vekighintaj" homoj. Kiam homoj
komprenos neceson reformi la tutan vivon, tiam Esperanto disvastighos
preskau per si mem.

Antau geedzigho oni devas ekami unu la alian; oni ne esperu, ke amo venos
post la geedzigho. Perforte altrudata Esperanto efikos male. Ghi ech povus
instigi naciismon che iuj popoloj.

La "influhavaj" en nia materiisma mondo plej ofte estas tre malproksimaj al
kompreno de idealismaj aferoj, al kiuj apartenas Esperanto. Ili simple
restos surdaj kaj blindaj fronte al nia agitado. Sed per tio mi ne volas
diri, ke oni ne devas informi kaj agiti politikistojn, deputatojn,
kapitalistojn. Oni nepre faru tion, char inter miloj da shtonoj eblos trovi
juvelon. (08.11.99)

"Eternaj komencantoj" ne estas chefa problemo de Esperanto. Pli granda
problemo estas tre spertaj, sed malafablaj esperantistoj. (09.11.99)