E-pasportoj, Vortarego, Homaranismo...

Oni povus eldoni "E-pasporton" por infanoj, kiuj scias au scietas
Esperanton. Ghi estu bela, verda, kun ora stelo; interne estu skribite io
simila al: "Juna Civitano de Terlando". Kompreneble, tie estu ankau loko por
foto kaj donitajhoj pri la infano. Tiaj "pasportoj" estos ne pli ol ludo.
Tamen infanoj, kiuj ricevos ilin, tre fieros pri ili, kaj iuj iliaj geamikoj
deziros lerni Esperanton, por ricevi tiajn "pasportojn". Tia afero ne nepre
devas esti en tutmonda skalo, oni povas fari ghin en unuopa lando, ech
unuopa klubo au persono povas fari tion. (03.06.99)

Alia ideo: kompili kompakt-diskon kun Plena (au ech super-Plena) Ilustrita
Vortaro. Ghi estus helpilo al chiu serioza esperantisto, tradukisto,
verkisto. Se ni tajpus iun vorton, ghi prezentu chiujn sinonimojn kaj
proksimajn vortojn, klarigojn pri uzado kaj ekzemplojn el E-literaturo. La
surdiska Vortarego enhavu multajn gravajn verkojn (Fundamenton, Plenan
verkaron de Zamenhof, Biblion, Frazeologion, Etimologian vortaron, Plenan
Analizan Gramatikon ktp). Mi pensas, ke, uzante skanilon, produkti tian
diskon ne estas nereala tasko. (04.06.99)

Chiu krimo havas sian kauzon kaj sekve oni povus ghin iel pravigi. Sed tio
ne signifas, ke la krimo devas resti sen puno. Chiun krimon devas sekvi
puno. Krimo sen puno estas sama malbonajho kiel puno sen krimo. Kiu krimas,
tiu faras malbonon. Ankau tiu, kiu punas senkulpulon au ne punas kulpulon,
faras malbonon. Kiu punas krimulon, tiu faras bonon. Certe, chio dependas de
cirkonstancoj. Tre malgrandan krimon oni povas pardoni. Sed grava krimo
devas esti severe punata. Chiam oni konsideru cirkonstancojn, uzante
samtempe racion kaj koron. (04.06.99)

Tutmonda lingvo estis por Zamenhof nur ilo por establi tutmondan Fratecon.
Homaranismo estis por Zamenhof pli kara idealo. Sed li estis granda saghulo
kaj li komprenis, ke ankorau longe diablohomoj dominos sur Tero. Tial li
disdividis Esperanton kaj Homaranismon, por ke Esperanto estu uzebla por
CHIUJ, sendepende por kiu celo oni ghin uzas. Tio estis saghega taktika
movo. Sed nun, kiam E-movado estas tre forta, oni povas kaj devas kuraghe
religi Esperanton kun Homaranismo. Ech se iuj esperantistoj pro tio
ekmalshatos kaj forlasos Esperanton, tio ne estos granda perdo pro specifa
karaktero de tiaspecaj "samideanoj"; kompense Esperanton ekshatos milionoj
da novaj homoj, kiuj revas pri pli bona futuro, kiuj volas konstrui pli
humanan mondon. Esperanto estu lingvo por "anghelohomoj"! (10.06.99)

N.G.