Debatoj pri "Kiel esperantigi Rusion"

Antau unu semajno mi sendis al SCE artikolon "Kiel esperantigi Rusion".
Samtempe mi sendis ghin al unu el plej aktivaj rusiaj esperantistoj kaj
ricevis malvarman kaj skeptikan respondon. Cetere, mi ne atendis alian
reagon, char se oni estus tuj pretaj akcepti miajn ideojn, la situacio kun
E-movado en Rusio estus tute alia. Chiuj kontrauargumentoj ekshajnis al mi
ne tre seriozaj. Oni respondis al mi, ke por disvastigi Esperanton inter
ret-uzantoj, necesas prepari bazon por tio. Tamen, jam ekzistas grandega
bazo - lernolibroj, vortaroj, ech tuta biblioteko... Oni respondis: kio
estos poste kun la novulo? Nu, poste li povos partopreni retan E-movadon. Mi
opinias, ke retaj kontaktoj estas tute analogaj al skriba korespondado.
Antaue ekzistis multe da izolitaj esperantistoj, kiuj partoprenis E-movadon
nur per korespondado, tiel same ankau nun oni tre sukcese povas esti
esperantisto nur per interneto. Sola diferenco, ke retaj kontaktoj okazas
pli rapide. Oni skribis, ke mankas homoj, kiuj povus gvidi retan E-kurson.
Tute strange, char chie aperas anonco pri kursoj de Andreo Ananjin. Finfine,
oni povas lerni che <esperantorus>! Oni sarkasme demandis: kiu subvencios la
klubojn, por ke ili achetu komputilojn? Mia opinio: entuziastoj ne bezonas
eleksteran subvenciadon. Kiu amas Esperanton kaj deziras partopreni
E-movadon en la reto, tiu povas kolekti monon por komputilo, des pli ke
komputilo taugas ne nur por esperantistado, sed ankau por multaj aliaj
aferoj. Oni respondis al mi, ke oni ne vidas iun ajn utilon en SCE kaj en
grupoj kiel <esperantorus>. Tio estas evidenta stultajho. Kvankam
neperfekta, SCE funkcias kiel viva E-universitato, kie oni chiutage povas
ekscii ion interesan. Koncerne <esperantorus>, ghi jam nun por pluraj homoj
estas unua kaj sola loko, kiu ligas ilin kun E-movado. Oni evidente
supertaksas "fizikajn" renkontighojn, opiniante nur ilin "vera" E-vivo, kaj
subtaksas "animajn" kontaktojn. Oni preferas organizi multekostajn
seminariojn, ech se chiuj partoprenontoj havas ret-poshton! Dio mia, por kio
do estas la seminario? Se por intershanghi ideojn, kial ne fari tion rapide
kaj preskau senkoste per komputiloj?? Oni skribis al mi, ke multaj malshatas
ret-korespondadon. Eble, char ili ne havas ideojn? Por senpensa kaj sencela
"movadumado" oni ne bezonas iajn ajn ideojn. Kiel mi komprenis, oni opinias,
ke Esperanto bone taugas por amuza tendarumado, kaj tio sufichas. Oni ne
planas kaj ne celas disvastigi Esperanton al chiuj. Kaj chefe, disputado
unu-kontrau-unu estas tute senutila. Ghi facile kondukas al kverelo. Ankau
pro tio necesas ret-forumo. Kiam la diskutadon partoprenas multaj homoj, la
temo estas prilumata el chiuj flankoj.

Jen tiel, kamaradoj. Dume ne atendu viglan partoprenadon de rusoj en SCE. (02.07.99)

N.G.