Darvinismo kaj deveno de homoj

XIX-a jarcento estis eble plej malluma periodo, kiam civilizo (almenau
europa) forjhetis religion kaj kune kun ghi - kelkajn ghustajn ideojn en ghi
estintajn, kaj akceptis pure materiisman mondkoncepton. Per aliaj vortoj -
tio estis tempo, kiam homoj maksimume distancighis de Hierarhhio. Malnovajn
ligojn ili shiris, sed novajn ankorau ne kreis. Kaj tute ne hazarde ghuste
tiam komencighis plej kruelaj militoj kaj sociaj eksperimentoj.
Venko de materiismo en scienco manifestighis, interalie, per triumfo de
darvinismo. Kruelaj, senkoraj homoj ekvidis en darvinismo pravigon de sia
besteca karaktero. Ja lau darvinismo, homo estas ne pli ol evoluinta besto.
Sekve, li rajtas konduti lau la "natura" besta legho. La klerikuloj
komprenis malmoralecon de darvinismo aplikita al homo, kaj tial aktive
kontraubatalis ghin, sed ili povis kontraumeti nenion. Ja neniu psike
normala homo povas kredi al ilia Biblia argumentado.
En tiu kriza tempo, kiam europa penso estis disshirata inter senracia kredo
kaj senkora materiismo, aperis homo, kiu prezentis trian vojon. Tiu homo
estis Elena Blavatskaja. Shia misio estis doni al la homaro ereton da scio
de Kosma Hierarhhio. Kaj shi faris tion per siaj verkoj, spite al teruregaj
atakoj kontrau shi de chiuj flankoj. Kiel Teozofio klarigas devenon de
homoj, vi povas cherpi el verkoj de Blavatskaja, kiuj estas facile
acheteblaj kaj ech troveblaj en la Reto.
Nuna klarigado, ke homoj devenas de simioj estas provizora. Ghi celas maski
realan ne-scion kaj verdire estas tre naiva. Nu, tio estas tute simile kiel
se 5-jara infano demandas: "Kiel mi aperis?" kaj oni respondus al li:
"Antaue vi estis malgranda skarabeto, poste vi elkreskis kaj ighis simila al
muso; poste vi farighis simieto, kiu poiome saghghis kaj tiel vi estighis!"
Eble, tia klarigo estus pli komprenebla kaj pli vershajna por la infano, ol
la vera klarigo. Tute simile estas kun la homaro. Por ghi estas komprenebla
kaj vershajna nur simia versio de sia apero. Ghi ankorau nenion scias pri
sia apero kiel jam preta senracia sed spiriteca estajho fare de Hierarhhio.
Simioj ne povus per si mem farighi homoj. Ili por chiam restus nur simioj.
Ili povus homighi nur se iuj raciaj estajhoj dum milionoj da jaroj okupighus
pri ilia selektado kaj instruado. Sen Hierarhhio ili ne kapablus progresi.
Eble, verkistoj-fantastoj pli frue ol aliaj akceptos ideojn de Teozofio. Ja
fantastiko estas nenio alia ol konstruado de alternativaj mondkonceptoj.
Junularo shatas fantastikon, char ghi estas kontenta nek pri primitiva
materiismo (inkluzive darvinismon), nek pri dogmaj religioj. Tio estas
garantio, ke la homaro trovos la veron. (04.10.99)

N.G.