Chu Homaranismo estas religio?

Martinus montras, ke ekzistas tri chefaj homtipoj. Unua tipo obeas
tradiciajn religiajn dogmojn. Ili estas ofte bonkoraj, sed ili facile
farighas religiaj fanatikuloj. La dua tipo estas homoj, kies intelekto estas
pli evoluinta, tial ili malakceptas religiajn dogmojn. Bedaurinde, ilia koro
ankorau ne estas evoluinta kaj ili, kredante nur je scienco, kapablas
inventi novajn kaj novajn armilojn. La tria tipo, kiu pli kaj pli multighos
sur Tero, havas evoluintajn kaj koron, kaj racion. Ili akceptas nek
senracian religion, nek senspiritan sciencon. Ilia mondkoncepto estos
Scienca Religio au Religia Scienco. Martinus kreis bazon de tiu Scienco,
nominte ghin Kosmologio. Sed ghi ne estas io nova. Ghi estas tiu sama
Scienco, kiu estis konata sub nomo Okultismo, Teosofio ktp. Ghi estas ankau
tiu sama mondkoncepto, pri kiu revis Zamenhof - Homaranismo. Certe, ghi
plene koincidas ankau kun Agni Jogo. Chio chi estas la sama Novepoka
Doktrino. Lau mia konvinko, Esperantismo estas parto (lingva) de tiu
Novepoka Doktrino.

Homaranismo ne estas religio en kutima senco. Ghi ne havas dogmojn. Ghi
agnoskos diojn kiel plievoluintajn estajhojn, kiel Kosmajn Hierarkojn, tamen
ghi instruos ne sklavece adori ilin, sed kunlabori kun Ili. Chiun tradician
religion necesos ne aboli, sed purigi de dogmoj, kaj ili frate unuighos,
char en bazo de chiu religio ja estas perversita doktrino de iu evoluinta
Homo. Kiu ne deziras kredi iun ajn religiojn, tiu tamen pere de sendogma
scienco ekscios multon pri fajnaj enegioj, pri homa evoluo, pri Kosmo, kaj
tiel ankau chiu sciencema homo nature farighos Spiritulo kaj Homaranisto.

Kosmaj Hierarkoj diras: "Ne opiniu nin dioj. Ni estas viaj Pliaghaj Fratoj".
Tiel mi respondas al demando de Jens Larsen pri rilato de Homaranismo al
politeismo. (13.06.99)

N.G.