Chu Esperanto havas
literaturon?
Pejno Simono skribis: "...mi forte kontestas, ke ni havas
literaturon".
Se ni kreos anglalingvan forumon pri Esperanto, nia chefa tasko
estos
inspiri amon kaj kredon pri Esperanto, batali kontrau
neinformiteco kaj
skeptikismo rilate ghin. Ni estu pretaj konkorde rebati chiun
senbazan
kritikon. Mi pensis, kio okazos se tia "eminentulo"
kiel P.S. komencos
prediki tie simonismon. Eble, tio kauzos nenian malbonon, sed nur
sub unu
kondicho - se ni chiufoje plej detale kontrauargumentos ghin.
Kiel mi mem
respondus al lia supra tezo?
Evidente, sub "literaturo" P.S. komprenas chi tie
"originalan literaturon".
Esperanto ne estas nacia lingvo. Sekve, esperantistoj ne estas
nacio.
Teorie, Esperanto ech ne estas devigita nepre havi originalan
literaturon,
char ghi apartenas al neniu popolo kaj estas destinita por konigi
naciajn
kulturojn al aliaj nacioj. Sufichus, ke ghi havu nur tradukitan
literaturon.
Literaturo, tradukita en Esperanton, estas grandega. Valorus fari
liston de
klasikaj verkoj, kiuj jam aperis en la internacia lingvo. Tiu
longega vico
kun Biblio, Korano, Homer, Dante, Goethe, Pushkin, Byron,
Andersen kaj tiel
plu, povos konvinki chiun skeptikulon. Per Esperanto oni povas
pli bone
ekkoni mondan literaturon, ol per multaj naciaj lingvoj. Des pli
ke
E-tradukoj kutime estas pli proksimaj al originalo, ol
nacilingvaj tradukoj.
Do, ech se originala literaturo tute mankus en Esperanto, tio
neniel estus
argumento kontrau ghi. Sed ni ja scias, ke Esperanto posedas
ankau sufiche
ampleksan originalan literaturon. Originala E-literaturo
komencighis per
Zamenhof mem kaj kalkulas milojn da titolojn. Amuze, ke ech
Simono mem
kontribuas al ghi. Verdire, Esperanta literaturo estas io tute
unika, ghis
nun neniam ekzistinta fenomeno, char ghi estas eksternacia,
apartenas al
neniu popolo. El chiu vidpunkto, Esperanto estas plej granda
kultura
valorajho, kaj ni urghe devas donaci ghin al la tuta homaro.
(26.07.99)
N.G.